Ĉi tiu artikolo temas pri nuna distrikto. Por historia departemento rigardu la paĝon Arad (historia departemento). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Arad. |
Distrikto Arad | |
---|---|
distrikto | |
Ĉefurbo | Arad |
Regiono | Transilvanio |
mallonge | AR |
Telefono | 257... |
Areo |
7 754 km² (4-a rango) |
Loĝantaro | 410 143 (stato de 2021, 20-a rango) |
Loĝdenso | 53/km² |
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3, depende de la kompanio | |
Arad estas distrikto (rumane județ) en la okcidenta Rumanio (hungare: Arad megye), ĉe la landlimo kun Hungario. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma Arad. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 410 143 loĝantoj sur areo de 7 754 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 53 loĝantoj/km².
Najbaroj: oriente: distriktoj Alba kaj Hunedoara; sude: distrikto Timiș; okcidente: Hungario; norde: distrikto Bihor.