Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Malsupra Frankonio |
administra sidejo: | Aschaffenburg |
areo: | 699 km² |
loĝantoj: | 176 958 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | AB |
Municipokodo: | 09671 |
Komunumoj: | 32 |
Administreja adreso: | Bayernstraße 18 63739 Aschaffenburg |
Retejo: | www.landkreis-aschaffenburg.de |
Situo ene de Bavario | |
La distrikto Aschaffenburg [Aŝafnburg] situas en la pleja nord-okcidento de la distrikto Malsupra Frankonio (Unterfranken) kaj de la federacia lando Bavario en Germanio. Ĝia administrejo situas en la samnoma urbo Aschaffenburg, kiu tamen ne estas parto de la distrikto. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Sur la distrikta areo de 699 km² fine de decembro 2022 loĝis 176 958 homoj. Oriente najbaras la distrikto Main-Spessart, sude la distrikto Miltenberg kaj la urbo Aschaffenburg, okcidente la hesiaj distriktoj Darmstadt-Dieburg kaj Offenbach, kaj norde la same hesia distrikto Main-Kinzig.