Distrikto Covasna

Distrikto Covasna
distrikto
Ĉefurbo Sfântu Gheorghe
Regiono Transilvanio
mallonge CV
Telefono +40×67...
Areo
 
3 710 km²
(39-a rango)
Loĝantaro 200 042
(stato de 2021, 41-a rango)
Loĝdenso 54/km²
La signo × en la telefona prefikso estas 2 aŭ 3,
depende de la kompanio
vdr

Covasna [kovasna] (hun: Kovászna) estas distrikto (rumane județ) sur la teritorio de la malnova Háromszék (rumane Trei Scaune; germane Drei Stühle = tri seĝoj) kun ĉefurbo Sfântu Gheorghe (hungare Sepsiszentgyörgy) (67.108 loĝantoj). La distrikta kodo estas CV. Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 200 042 loĝantoj sur areo de 3 710 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km².

Ĝiaj najbaroj estas: oriente — distriktoj Bacău kaj Vrancea, sud-oriente — distrikto Buzău, sud-okcidente — distrikto Brașov kaj norde distrikto Harghita.


Developed by StudentB