Distrikto Lindau

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Ŝvabio
administra sidejo: Lindau
areo: 323 km²
Loĝantoj: 123 032 (fine de 2022)
loĝantoj po km²: 244
aŭtokodo: LI (Lindau)
municipokodo: 09 7 76
komunumoj: 19
administreja adreso: Stiftsplatz 4
88131 Lindau (Bodensee)

La distrikto Lindau - germane oficiale "Landkreis Lindau (Bodensee)" - situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Lindau, borde de la Bodenlago (aŭ Konstanca Lago). La distrikto havas areon de 323 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 123 032 loĝantojn. Ĝi estas parto de la distriktaro Ŝvabio.

Norde najbaras la distriktoj Bodensee kaj Ravensburg de Baden-Virtembergo, oriente la distrikto Oberallgäu de Bavario kaj sude la federacia lando Vorarlberg de Aŭstrio. Sudokcidente la distrikto havas naturan limon pro la Konstanca Lago; la distrikta centro Lindau situas sur insulo de la lago.


Developed by StudentB