Distrikto Miltenberg

blazono mapo
Wappen des Landkreises Miltenberg situo de la distrikto en Germanio
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Malsupra Frankonio
administra sidejo: Miltenberg
areo: 715 km²
loĝantoj: 129 835
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: MIL
Municipokodo: 09676
Komunumoj: 32
Administreja adreso: Brückenstraße 2
63897 Miltenberg
Retejo: www.landkreis-miltenberg.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La germana distrikto Miltenberg situas ambaŭflanke de la rivero Majno en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de Bavario. Sur la distrikta areo de 715 km² fine de decembro 2022 loĝis 129 835 homoj; do meznombre 179 sur unu kvadrata kilometro. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Norde najbaras la distrikto kaj urbo de Aschaffenburg, oriente la distrikto Main-Spessart kaj la baden-virtemberga distrikto Main-Tauber, sude la same baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald kaj okcidente la hesiaj distriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg.


Developed by StudentB