Distrikto Ostalb

Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Stutgarto
regiona ligo: Orienta Virtembergo
administra sidejo: Aalen
areo: 1 511 km²
Loĝantoj: 319 631 (fine de decembro 2022)
Loĝdenso: 203 po km²
Aŭtokodo: AA (Aa'len)
Oficiala kodo: 08136

La distrikto Ostalb (germane Ostalbkreis) situas en la oriento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo. Ĝia administra sidejo estas la urbo Aalen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stutgarto kaj kune kun la najbara distrikto Heidenheim konsistigas la regionan ligon Orienta Virtembergo.

La distrikto havas areon de 1 511 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 319 631 loĝantojn. Najbaras la distriktoj Schwäbisch Hall norde, Ansbach kaj Donau-Ries (ambaŭ en la najbara federacia lando Bavario) oriente, Heidenheim kaj Göppingen sude kaj distrikto Rems-Murr okcidente.


Developed by StudentB