Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Rejnlando-Palatinato |
Administra urbo: | Bad Ems |
Areo: | 782 km² |
Loĝantoj: | 124381 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 157 |
Aŭtokodo: | EMS |
Municipokodo: | 07141 |
Komunumoj: | 137 |
Adreso de la distrikta administrejo: |
Insel Silberau 1 56130 Bad Ems |
rete: | www.rhein-lahn-info.de |
retpoŝte: | [email protected] |
situo de la distrikto en Rejnlando-Palatinato | |
La distrikto Rhein-Lahn, germane Rhein-Lahn-Kreis, situas en la nordoriento de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. Ĝia administra sidejo estas la urbo Bad Ems. Sian nomon la distrikto kompreneble havas laŭ la du riveroj Rejno (germane Rhein) kaj Lahn.
Najbaras la distriktoj Rhein-Hunsrück, Mayen-Koblenz, Mainz-Bingen kaj Westerwald plus la eksterdistrikta urbo Koblenz en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, krome la distriktoj Limburg-Weilburg kaj Rheingau-Taunus en la federacia lando Hesio.
Geografie la regiono apartenas al la montaroriĉa mezalta montaro Westerwald.