Blazono | Situo en Germanio |
---|---|
bazaj informoj | |
Federacia lando: | Baden-Virtembergo |
Distriktaro: | Karlsruhe |
Regiona ligo: | Rhein-Neckar |
Administra sidejo: | Heidelberg |
Areo: | 1 061 km² |
Loĝantoj: | 555 352 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 500 po km² |
Aŭtokodo: | HD (Heidelberg) |
Oficiala kodo: | 08226 |
Komunumoj: | 54 |
Situo ene de Baden-Virtembergo | |
La distrikto Rhein-Neckar situas en la nordokcidento de la germana federacia lando Baden-Virtembergo, kaj norde limas kun la najbara lando Hesio.
Ĝi estas la baden-virtemberga distrikto kun plej da loĝantoj (fine de decembro 2022 temis pri 555 352).
Administra centro estas la urbo Heidelberg, kiu tamen troviĝas ekster la distrikta teritorio.