Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Eisenberg |
Areo: | 816 km² |
Loĝantoj: | 83 234 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16074 |
Aŭtokodo: | SHK |
Situo ene de Turingio | |
Skema mapo de la komunumoj | |
La distrikto Saale-Holzland [prononco "Zale-Holclant"] - germane Saale-Holzland-Kreis - situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Eisenberg. La distrikto, kiel indikas la nomo, karakteriziĝas per la rivero Saale kaj la pejzaĝo Lignolando Turingia (Holzland) kio klare indikas pri abundaj arbaroj. La distrikto kovras areon de 816 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 83 234 loĝantojn.
Najbaras la distrikto Burgenland norde, la eksterdistrikta urbo Gera kaj la distrikto Greiz oriente, la distriktoj Saale-Orla sude, Saalfeld-Rudolstadt sudokcidente kaj Weimarer Land plus la eksterdistrikta urbo Jena okcidente.