La Distrikto Stendal (germane Landkreis Stendal) situas en la nordoriento de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Stendal. La distrikto kovras areon de 2 423 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 110 291 loĝantojn.
Najbaraj distriktoj estas sude Jerichower Land kaj Börde, oriente distrikto Altmark Salzwedel, nordokcidente la distrikto Lüchow-Dannenberg de Malsupra Saksio, krome la brandenburgiaj distriktoj Prignitz en la nordo, distrikto Ostprignitz-Ruppin kaj distrikto Havelland en la oriento.