Domo estas konstruaĵo aŭ strukturo konstruita de homoj por uzado de tiuj aŭ de aliaj bestoj [1][2], kiu ĝenerale havas murojn kaj tegmenton, sed povas inkludi simplajn loĝejojn range el toskaj kabanetoj aŭ tendoj de nomadoj al kompleksaj strukturoj komponitaj el multaj sistemoj [3][4]. Ĝi ŝirmas kontraŭ polvo, pluvo, vento, varmo, malvarmo kaj invadantaj homoj aŭ aliaj bestoj. Kiam ĝi estas la regula loĝejo de iuj homoj, ĝi estas nomata ilia hejmo; tiam oni subkomprenas ke temas pri familia unuo, sed povas utili ankaŭ por aliaj grupoj aŭ unuopuloj. Homoj eble forestas de sia hejmo dum la tago pro la laboro aŭ hobioj, sed ĝenerale almenaŭ dormas hejme. Domo havas minimume unu enirejon, ĝenerale pordon, kaj povas havi iom ajn da fenestroj, eĉ neniujn.
Apartaj formoj estas arba domo, neĝa domo, kaverno kaj domboato.