Donaustadt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Viena urbodistrikto vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1220 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 195 230 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 909 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 13′ N, 16° 29′ O (mapo)48.218116.4831Koordinatoj: 48° 13′ N, 16° 29′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 152 m [+] | ||||
Areo | 102,29 km² (10 229 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Donaustadt [+] | |||||
Donaustadt (laŭvorte: Danuburbo) estas la 22a kaj aree plej granda distrikto de Vieno, la ĉefurbo de Aŭstrujo. Ĝi konsistigas preskaŭ kvaronon de la tuta areo de Vieno. Ĝi estas unu el la du distriktoj sur la maldekstra flanko de Danubo, la alia estas Floridsdorf.
Ene de Vieno, ĝi limas al Floridsdorf (la 21a distrikto), Leopoldstadt (la 2a), kaj ankaŭ al Simmering (la 11a), sed tiu lasta estas nur-akva sen eblo transiri Danubon. Donaustadt krome limas al la malsupr-aŭstrujaj komunumoj Groß-Enzersdorf, Raasdorf, Aderklaa, Deutsch-Wagram kaj Gerasdorf bei Wien.
Donaustadt konsistas el la distriktpartoj Kaisermühlen, Kagran, Stadlau, Aspern, Breitenlee, Essling, Hirschstetten kaj Süßenbrunn. Ĉiuj el tiuj partoj estis iam propraj komunumoj. Krome en Donaustadt troviĝas Lobau, parto de Danuba apudrivera herbejo kaj de la nacia parko Danub-herbejoj (Nationalpark Donau-Auen). Tiu parto sen loĝantoj, kune kun parto de la Morava kampo, konsistigas grandan areon de la distrikto, kaj tial ĝi estas relative maldense loĝata.
En la distriktparto Kagran troviĝas la Donau Zentrum, la plej granda vendejaro de Vieno.