Doroj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Doroj (antikve-greke Δωριεῖς [Dōrieis], singularo Δωριεύς, [Dōrieus]) estis unu el la ĉefaj grekaj gentoj, apud aĥajoj, ionoj aŭ eolianoj. Ili distingiĝis per la propra dialekto de la greka kaj per la karakterizaj tradicioj kaj la sociala strukturo. Ili setlis origine sur monteriĉa nordo kaj nordokcidento de la Grekio, en Antikva Makedonio kaj en Epiro. Pro ne tute klaraj kaŭzoj en la fino de la 2-a jarmilo a.K. okazis ilia migrado suden en la Peloponezon, Egeajn insulojn, parte en la bordregionon de Malgranda Azio kaj tn. Grandan Grekion (nuna suda bordregiono de Italio). Laŭdira fondinto de la gento de doroj estis Doro, filo de Heleno, mita prapatro de helenoj.
En antikva epoko, en la 5-a jarcento a.K., estis doroj kaj ionoj la du plej multenombraj grekaj etnoj. Ilia rivaleco kulminis per t.n. Peloponeza milito. En ĝi reprezentis dorojn Sparto kaj pliaj membroj de la Peloponeza alianco.