Dualao (franceDouala) komence de 2005 havis 1 338 144 loĝantojn (kvankam la vera nombro de loĝantoj supozeble pli grandas), kaj sendispute estas la plej granda urbo de la ŝtato Kameruno en okcidenta Afriko. Ĝis la jaro 1920 Dualao estis la politika ĉefurbo de la ŝtato, kaj ankoraŭ nun ĝi estas la financa, industria, komerca, kultura kaj trafika centro de Kameruno. Samtempe la urbo estas la administra centro de la ŝtata regiono Marborda Kameruno (france nomata Littoral).