La dudek unu postuloj (en japana: 対華21ヶ条要求, latinigite: Taika Nijūikkajō Yōkyū; en simpligita ĉina: 二十一条; en tradicia ĉina: 二十一條; en pinjino: Èrshíyī tiáo) estis serio de postuloj faritaj dum la Unua Mondmilito fare de la Japana Imperio pere de la ĉefministro Ōkuma Shigenobu al la registaro de la Respubliko Ĉinio la 18an de Januaro 1915. Tiuj sekretaj postuloj ege etendus la japanan kontrolon de Ĉinio. Ili inkludus la retenon de iamaj germanaj areoj kiujn ĝi estus konkerinta en la starto de la Unua Mondmilito en 1914. Japanio estus fortigita en Manĉurio kaj en Suda Mongolio. Ili postulis ankaŭ gravan rolon en fervojoj. La plej ekstremaj postuloj (en sekcio 5a) estus doninta al Japanio gravan decidpovon en financoj, politiko, kaj regaferoj. La lasta parto de la postularo estus farinta Ĉinion de facto protektorato de Japanio, kaj tiel reduktus la okcidentan influon. Japanio estis en forta pozicio, ĉar la okcidentaj potencoj estis en senfina tutmonda milito kontraŭ Germanio. Britio kaj Japanio havis militan aliancon ekde 1902, kaj en 1914 Londono estis petinta Tokion eniri en la militon. Pekino publikigis la sekretajn postulojn kaj alvokis al Vaŝingtono kaj Londono. Ili estis simpatiaj kaj devigis Tokion forfaligi la sekcion 5an. En la fina stato de 1916, Japanio forfaligis sian kvinan serion de postuloj. Tiel Japanio akiris iom en Ĉinio, sed perdis grandan kvanton de prestiĝo kaj fido el la parto de Britio kaj de Usono.[1]
La ĉina popolo reagis per spontana tutmonda bojkoto de japanaj varoj; la eksportoj de Japanio al Ĉinio falis draste. Britio ne tiom konsideris Japanion aliancano. Kun la Unua Mondmilito survoje, la pozicio de Japanio estis forta kaj tiu de Britio malforta; tamen, Britio (kaj Usono) devigis Japanion forfaligi la kvinan serion de postuloj, kiuj estus doninta al Japanio grandan kontrolon super la tuta ĉina ekonomio, kaj finigis la politikon de malfermaj pordoj.[2] Japanio kaj Ĉinio atingis serion de interkonsentoj kiuj ratifis la unuajn kvar seriojn de celoj en la 25a de Majo 1915.