Eiger | |||
---|---|---|---|
Eiger kun rigardo al la Eigernordvando
| |||
monto | |||
Alteco | 3 970 m | ||
Situo | Svislando | ||
Montaro | Bernaj Alpoj | ||
Geografia situo | CH1903: 643520 / 158781 (mapo)46.5788888888898.0063888888889Koordinatoj: 46° 35′ N, 8° 0′ O; CH1903: 643520 / 158781 (mapo) | ||
| |||
| |||
Unua grimpo | 11-an de aŭgusto 1858 Christian Almer, Peter Bohren kaj Charles Barrington | ||
Eiger estas monto en Berna Oberlando, Svislando, kiu estas konata ne pro sia alteco, kiu kun malpli ol 4000 metroj ne estas eksterordinara, sed pro ĝia nordvando, kiu estas unu el la plej malfacilaj kaj tamen allogaj grimpvandoj en la Alpoj. Multaj montgrimpistoj pagis la provon grimpi la Eigernordvandon kun sia vivo. Eiger formas kun Mönch kaj Jungfrau la faman montotriopon, kiu dominas la pejzaĝon de la Berna Oberlando.