Einar Adamson | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1894 |
Morto | 1-an de januaro 1953 (58-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto eldonisto redaktisto |
Einar Emanuel ADAMSON [Ejnar] (naskiĝis 4-an de aprilo 1894 en Mora, mortis 11-an de junio 1953 en Gotenburgo) estis sveda redaktoro kaj esperantisto. Li uzis pseŭdonomojn Eran, E-r kaj A-n. Adamson agis en la laborista movado 1916–1930, kaj traveturis la tutan landon per paroladoj. Li ankaŭ aŭtoris paco-rilatajn skribaĵojn dum la unua mondmilito.
Post komence laborinta kiel montisto en Gävle – loko kun tiam vigla esperanto-grupo – 1912~1915, li poste studis, kaj iĝis gazetisto. 1917-1921 li estis ĵurnalisto ĉe la gazeto Nya Norrland. Poste tio, li iĝis redaktoro 1922–1930 por Väst-Svenska Kuriren en Gotenburgo, okcidentsveda organo de la komunisma partio Sveriges kommunistiska parti, nuntempe Vänsterpartiet.
Dum la 1920-aj jaroj li estis eksigita du fojoj, sed tamen daŭris kiel redaktoro ĝis 1930, eĉ post la forkiĝo de la partio en 1929. La parti-estro provis movigi Adamson al Folkets Dagblad kiam oni faros Väst-Svenska Kuriren al semajnogazeto. Adamson anstataŭe elektis akiri la sendependan kulturan semajngazeton Minareten, kaj estis ĝia redaktoro kaj proprulo 1931 ĝis 1937 aŭ 1938.[1] Ĝi estis socio-kritika komunism-vidpunkta gazeto, kaj enhavis regule artikolojn pri Esperanto (kredeble ekde la akiro de Adamson).
Adamson kunfondis la Svedan Laboristan Esperanto-Asocion en 1922 kaj ĝian gazeton Svenska Arbetar-Esperantisten. Li estis prezidanto kaj redaktis ĝis 1930. Li ankaŭ organizis la 8-an SAT-kongreson en Gotenburgo 1928, pri kiu li kompilis kongres-albumon. Poste Adamson prezidantiĝis de esperantoklubo en Gotenburgo.
Post la dua mondmilito la 19-an de novembro 1946 li fondis kune kun finno Niilo Kavenius kaj dano R. G. Nielsen la Tutmondan Esperantistan Ĵurnalistan Asocion.
Jam en 1913 li eldonis la hektografian gazeton La Folio, en 1914 la presitan gazeton de Sveda Esperanto-Asocio, La Espero. Li faris paroladojn pri Esperanto en proksime 300 lokoj, fondis 30 Esperanto-grupojn, kaj gvidis kursojn en multaj lokoj.
Adamson verkis propagandajn libretojn (1915, 1917, 1918, 1920 kaj 1924), lernolibron por maristoj, 1926, alian lernolibron kaj adresaron de svedaj Eistoj en 1928. Li verkis du verkojn pri la post-revolucia Sovet-Rusio: Studvojaĝo en Sovet-Rusio 1926 kaj Sub ruĝaj standardoj 1928.
Liaj gepatroj estis la vendisto Axel kaj Hilma Adamson.