.
Dato kaj horo de la ekvinoksoj (UTC) | ||
---|---|---|
Jaro | Ekvinoksoj de marto | Ekvinoksoj de septembro |
2020 | 20-an de marto 03:50 | 22-an de septembro 13:31 |
2021 | 20-an de marto 09:37 | 22-an de septembro 19:21 |
2022 | 20-an de marto 15:33 | 23-an de septembro 01:04 |
2023 | 20-an de marto 21:24 | 23-an de septembro 06:50 |
2024 | 20-an de marto 03:06 | 22-an de septembro 12:44 |
2025 | 20-an de marto 09:01 | 22-an de septembro 18:19 |
2026 | 20-an de marto 14:46 | 23-an de septembro 00:05 |
2027 | 20-an de marto 20:25 | 23-an de septembro 06:02 |
2028 | 20-an de marto 02:17 | 22-an de septembro 11:45 |
2029 | 20-an de marto 08:02 | 22-an de septembro 17:38 |
2030 | 20-an de marto 13:52 | 22-an de septembro 23:27 |
Ekvinokso (de la latina aequinox, "egala nokto") estas punkto kie la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro kruciĝas.
Dum la suno "iras" en sia tutjara ciklo laŭ la ekliptiko, ĝi ŝajnas transiri la ĉielan ekvatoron dufoje: unufoje en printempo, irante de sudo al nordo (la printempa ekvinokso); unufoje en aŭtuno, irante de nordo al sudo (la aŭtuna ekvinokso).
La vorto povas ankaŭ signifi la okazon de la transiro, kaj la tago en kiu ĝi okazas. En tiuj tagoj (la 20-23aj de marto kaj septembro), la nokto kaj tago estas de egalaj longecoj, po 12 horojn ambaŭ. Naturreligioj kiel novpaganismo kaj viĉo festas ekvinoksojn kiel ŝabatojn (vidu Eostaro kaj Mejbono); la dato de la printempa ekvinokso fiksas la daton de Pasko, kaj en pluraj landoj la ekvinoksoj estas konsiderataj la tradiciaj komenciĝoj de printempo kaj aŭtuno.
En la ekvinoksoj, la suno leviĝas ekzakte en la oriento kaj subeniras ekzakte en la okcidento.
La ekvinoksaj punktoj ne estas fiksitaj lokoj en la ĉiela sfero; ili iras okcidenten laŭ la ekliptiko, transirante ĉiujn la konstelaciojn de la zodiako dum periodo de 26 000 jaroj. Ĉi tiu fenomeno nomiĝas precesio de ekvinoksoj.
La printempa ekvinokso estas referencpunkto en la ekvatora koordinatsistemo.