Elektronika muziko

Karlheinz Stockhausen, 2004.
John Cage, 1988.

Elektronika muzikoelektrona muziko estas muzikĝenro konceptita ekde la 1950-oj baze de sinteziligitaj sonoj kaj signalaj produktantoj. Primitive, kiam ne eblis uzi muzikon en reala tempo, la komponistoj kutimis registri ĝin en magnetaj bendoj, tiel ke eblis senpene manipuli kaj knedi la sonojn laŭvole.

Iam, la esprimo elektronika muziko arigis ĉiajn muzikojn kreitajn per helpo de elektronikaj muzikintrumentoj, sed tiu difino ne plu validas, ĉar preskaŭ ĉiun registritan muzikon kaj plejparto de koncertaj seancoj pli kaj pli dependas je elektroniko. Tiu artikolo nur temas pri la muzikaĵoj en kiuj elektroniko estas la ĉefa ingredienco kaj ne simple ia «spico» aŭ nepra rimedo.

Menciindaj estas la diversdevenaj komponistoj, kiel Karlheinz Stockhausen, John CageBrian Eno kiuj estis ĉefaj eksperimentistoj kaj «muzikknedistoj» en tiu fako.

Elektroakustika muziko estas termino por Nova Muziko, kiu utiligas metodojn de elektronika sonproduktado aŭ estis elektronike transformita. La termino prezentas arnomon de diversaj muzikaj konceptoj, kiu dum la paso de kontinua kompozicia evoluo kaj malsama estetika diferencigo tutmonde disvastiĝis kaj establiĝis. Al la muzikaj konceptoj apartenas inter aliaj la Konkreta Muziko kaj la elektronika muziko de la Kolonja Skolo.


Developed by StudentB