|
Elemento de grupo 10 estas elemento en grupo 10 de la perioda tabelo laŭ la IUPAC-sistemo. Tiu ĉi grupo konsistas el:
Nomo | Atomnumero | Periodo |
---|---|---|
Nikelo | 28 | Periodo 4 |
Paladio | 46 | Periodo 5 |
Plateno | 78 | Periodo 6 |
Darmŝtatio | 110 | Periodo 7 |
Ĉiuj elementoj en ĉi tiu grupo estas transiraj metaloj. Darmŝtation povas sintezi oni nur en laboratorio; ĝi ne estas trovata nature.
|