Elija | |
---|---|
Biblia persono | |
homa biblia persono | |
Verko | Korano 1-a libro de la Reĝoj 2-a libro de la Reĝoj Libro de Malaĥi Siraĥ Libro de Ĥanoĥ Evangelio laŭ Luko Evangelio laŭ Mateo Epistolo al la romanoj Epistolo de Jakobo Apokalipso de Johano Apokalipso de Elija |
Informoj | |
Eble sama | Elija en Islamo |
Sekso | vira |
Nacieco | Izraela reĝlando |
Religio | Jahveismo |
Okupo | miraklisto • profeto |
Malamikoj | Izebel |
Elija (el la hebrea אֱלִיָּהוּ /eliˈjahu/ "mia Dio estas Jahu") estis profeto en la norda regno Izraelujo en la 9-a jarcento a.K., dum la regado de Aĥabo. Li batalis kontraŭ la kulto de Baal kaj maljustaj agoj de Aĥabo kaj lia familio. Laŭ la skribaĵoj de Malaĥi, alia biblia profeto, Elija revenos antaŭ la Mesia tempo. Elija estas unu el la plej gravaj profetoj, kaj oni kredas ke li ne mortis, sed korpe ĉieliris (1 Reĝoj 17-19; 2 Reĝoj 1:1-2:12; Malaĥi 4:5-6; Mateo 11:13-14; Marko 8:27-30).