Encefalito

La encefalito (aŭ cerb-inflamo, latine encephalitis) estas inflamo de la cerbo (encefalo). Kelkfoje la encefalito atakas ankaŭ aliajn organojn de la korpo, tiel ankaŭ la mjelon (encephalomyelitis), la meningon (meningoencephalitis).

La encefaliton kaŭzas plej ofte direktaj aŭ nedirektaj efikoj de infektaj organismoj, malofte eĉ kemiaĵoj (plumbo, arzeno, hidrargo, etilalkoholo, kloritaj hidrokarbonoj, morfino kaj barbituratoj). La encafaliton kaŭzas plej ofte virusoj, kiujn oni dividas al du grupoj:

  1. la viruso flosas per la sango al la nervoĉeloj kaj ekmultiĝas en tiuj (ekz. rabio kaj virusoj, portataj de insektoj)
  2. la viruso damaĝas ne la nervajn ĉelojn (ekz. simpla herpeto, herpes zoster, tropika nazkatara febro, flava febro).

La letarga encefalito (encephalitis lethargica) aŭ sonĝa morbo kaŭzis gravajn epidemiojn en Eŭropo kaj Usono dum la unua mondmilito.

En la junaĝo, plimulto de la encefalitoj estas t.n. mjelina encefalito, kiuj elformiĝas kiel komplikaĵoj pro preventa vakcinado kontraŭ virusaj infektadoj (morbilo, (ŝaf?)variolo. La nomumo venas de tio, ke damaĝiĝas ne la nervoĉelo, sed izolado de la nervofibroj, la t.n. mjeliningo.

Grava alia grupo de la encefalito estas la sclerosis multiplex.


Developed by StudentB