Enciklopedio estas libraro kiu celas kapti tutecan scion. Temas pri referencverko aŭ kompendio kiu havigas resumojn de la sciaro ĉu de ĉiuj branĉoj aŭ el partikulara kampo aŭ fako.
Enciklopedio estas dividataj en artikoloj aŭ kapvortoj, kiuj estas kutime ordigitaj laŭ alfabeta ordo de artikolnomo.[1] Enciklopediaj artikoloj estas pli longaj kaj pli detalaj ol tiuj de plej vortaroj.[1] Ĝenerale parolante, malkiel vortaraj artikoloj, kiuj fokusiĝas pri la lingva enhavo aŭ informado pri la vortoj, enciklopediaj artikoloj fokusiĝas al fakta informaro por kovri la aferon aŭ koncepton por kiu la artikolnomo estas.[2][3][4][5]
Enciklopedioj ekzistis dum la lastaj 2,000 jaroj kaj evoluis konsiderinde dum tiu tempo kiel montras lingvaj diferencoj (ĉu verkitaj en grava internacia aŭ nacia lingvo), grando (malmultaj aŭ multaj volumoj), intenco (presentado de tutmonda aŭ limigita gamo de sciaro), kulturaj perceptoj (aŭtoritataj, ideologia, didaktika, utilisma), aŭtoreca (kvalifikoj, stilo), legantaro (eduknivelo, fono, interesoj, kapabloj), kaj la teknologioj disponeblaj por ilia produktado kaj distribuado (manverkitaj manuskriptoj, malgrandaj aŭ grandaj presnombroj, interreta produktado). Kiel plej valora fonto de fidinda informaro kompilita de fakuloj, presitaj versioj trovis dum jarcentoj elstarajn lokojn en bibliotekoj, lernejoj kaj aliaj edukaj institucioj.
La apero de ciferecaj kaj malfermfontaj versioj en la 21a jarcento ege etendis la alireblon, aŭtorecon, legantaron kaj variecon de enciklopediaj artikoloj kaj vekis la demandon pri la ideo pri kio estas enciklopedio kaj pri la graveco de la apliko de tiaj dinamikaj produktosistemoj al la tradiciaj kriterioj por komponi kaj pritaksi la presitajn enciklopediojn.