vidu ĝenerale la artikolojn pri migrado (sociologio), azilo aŭ laborista migrado
Oni nomas migrintoj tiujn homojn, kiuj forlasas sian landon, regionon je relative longa tempo (elmigras, forlasas la landon, regionon; elmigrantoj) por labori, restadi, komenci novan vivon en alia lando, regiono (enmigri en tiujn; enmigrado, enmigrintoj).
Oni kalkulas dismonde nombron de la enmigrintoj je ĉirkaŭ 190 milionoj (UN-kalkulo, 2005), kio estas ĉirkaŭ 3% de la monda loĝantaro. Kaŭzoj de la elmigrado povas esti mizero, milito, forpelo, scivolemo, espero je pli bona ekonomia, socia situo. La enmigrintoj akiras ĉe la enmigrado nur limigitajn rajtojn. La plenrajta ŝtataneco estas akirebla nur post ioma tempo kaj dependas je plenumado de diversaj kondiĉoj, antaŭskriboj (lingvo-, leĝokono ktp.)
Multaj ŝtatoj estiĝis kiel enmigrintaj landoj (Usono, Aŭstralio, Kanado, landoj de Sud-Ameriko), ili iĝis multikulturaj jam frue. En la 20-a jarcento - post malfondo de la kolonia sistemo -, la iamaj kolonianoj ofte enmigris la iaman koloniigan landon (Britio, Francio), dum ekz. turkoj, aliaj laboristoj el orienta Eŭropo amase enmigris en Germanion, kaŭzante ofte politikajn problemojn. Ankaŭ Israelo (re)fondiĝis kiel enmigrinta lando, tiukaze la enmigradon motivis la komuna judeco, apogo de la israela ŝtato. Israelo iĝis multikultura je la diversaj kunportitaj kutimoj.
La migra diferenco estas la diferenco inter la nombro da homoj, kiuj eniris en geografian regionon difinitan, kaj la nombro da homoj, kiuj foriris dum difinita periodo, do la diferenco inter enmigrado kaj elmigrado.
Ĉar la freŝaj enmigrantoj, ne havas balotrajtojn, politikistoj ofte argumentas kontraŭ ili, ilia plua enmigrado.