Enrico Fermi

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fermi (metrostacio).
Enrico Fermi
Nobel-premiito
Persona informo
Enrico Fermi
Naskiĝo 29-an de septembro 1901 (1901-09-29)
en Romo,  Reĝlando Italio
Morto 28-an de novembro 1954 (1954-11-28) (53-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Stomaka kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Oak Woods Cemetery, V-145 41° 46′ 17″ Nordo 87° 35′ 48″ Okcidento / 41.771483 °N, 87.596711 °U / 41.771483; -87.596711 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio agnostikismo vd
Lingvoj italaangla vd
Loĝloko UsonoRomoItalio vd
Ŝtataneco Italio (1946–1954)
Reĝlando Italio (1901–1946)
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Göttingen (1923–1923)
Universitato de Lejdeno (1923–1924)
Scuola Normale Superiore. Classe di Scienze (en) Traduki - diploma di licenza della Scuola Normale Superiore (en) Traduki (1918–1922)
Universitato de Pizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Enrico Fermi
Familio
Edz(in)o Laura Fermi (1928–1954) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
universitata instruisto
nuklea fizikisto
teoria fizikisto
inventisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Nuklea fiziko, kvantuma meĥaniko, statistika mekaniko, fiziko, kernoreakcio, kvantuma teorio, partikla fiziko, teoria fiziko kaj eksperimenta fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Luigi Puccianti vd
Verkado
Verkoj statistiko de Fermi-Dirac ❦
Fermi's golden rule ❦
Fermi-paradokso ❦
Thomas–Fermi model ❦
problemo de Fermi ❦
Fermi's interaction ❦
Fermi contact interaction vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Enrico FERMI [enriko fermi] (esperantigite Henriko FERMIO) (naskiĝis la 29-an de septembro 1901, mortis la 28-an de novembro 1954) estis itala fizikisto kaj nobel-premiito, kiu kreis la unuan atoman reaktoron de la mondo, nome Ĉikago Pilo-1. Li estis nomata la "arkitekto de nuklea epoko",[1] kaj la "arkitekto de la atoma bombo".[2] Li estis unu el la malmultaj fizikistoj kiuj elstaris kaj teorie kaj eksperimente. Fermi tenis kelkajn patentojn rilatajn al la uzado de nuklea elektro, kaj estis premiita en 1938 per la Nobel-premio pri fiziko pro sia laboro en indukta radioaktiveco per neŭtrona bombardado kaj la malkovro de transuraniaj elementoj. Li faris gravajn kontribuojn al la disvolvigo de la kvantuma teorio, de la nuklea kaj partikla fiziko, kaj de la statistika mekaniko.

La unua ĉefa kontribuo de Fermi estis statistika mekaniko. Post Wolfgang Pauli anoncis sian principon de ekskludo en 1925, Fermi sekvis per artikolo en kiu li aplikis la principon al ideala gaso, uzante statistikan formuladon nune konata kiel statistiko Fermi–Dirac. Nuntempe, partikloj kiuj obeas la principon de ekskludo estas nomataj "fermionoj". Poste Pauli postulis la ekziston de neŝarĝita nevidebla partiklo elsendita kun elektrono dum beta-radiado, por plenumi la leĝon de konservado de energio. Fermi akceptis tiun ideon, disvolvigante modelon kiu aligis la postulitan partiklon, kiun li nomigis "neŭtrino". Lia teorio, poste referencata kiel interagado de Fermi kaj ankoraŭ poste kiel malforta nuklea forto, priskribis unu el la kvar fundamentaj fortoj de naturo. Pere de eksperimentoj kiuj induktas radioaktivecon per ĵus malkovritaj neŭtronoj, Fermi malkovris ke malrapidaj neŭtronoj estas pli facile kaptitaj ol tiuj rapidaj, kaj disvolvigis la ekvacion de la aĝo de Fermi por priskribi tion. Post bombardado de torio kaj de uranio pere de malrapidaj neŭtronoj, li konkludis ke li estis kreinta novajn elementojn; kvankam li ricevis la Nobel-Premion pro tiu malkovro, la novaj elementoj estis sekve rezultaj kiel fiziaj produktoj.

  1. "Enrico Fermi, architect of the nuclear age, dies". Aŭtuno 1954. [1] Alirita la 20an de Marto 2016.
  2. "Enrico Fermi Dead at 53; Architect of Atomic Bomb". New York Times. 29a de Novembro 1954. [2] Alirita la 20an de Marto 2016.

Developed by StudentB