Entombigo (t.e. enigo en tombon) estas la plej ofta destino por homaj kadavroj. Malgraŭ ke laŭleĝe, en plej parto de la landoj, estas rajtigite al ĉiu homo la libera elekto je entombigo aŭ kremacio, ĝenerale, por religiaj kaj kulturaj kialoj, oni preferas la entombigon.
Entombigo povas esti simpla aŭ multobla. En simpla entombigo, oni metas la kadavron en la tombon kaj ne plu eliras ĝin (escepte por hazardaj kialoj). En multobla entombigo, oni metas la kadavron en unuavican tombon celante repreni ties ostojn post la putrigo de karno. Post la eltombigo, la ostoj estas metitaj en definitivan tombon (nomata ostejo). Ĝenerale, la entombigo estas kunigita de religiaj ritoj. En kazo de multobla entombigo, foje nur unu el ili estas solena. La dua entombigo, ĝenerale, reprezentas la agnoskon de la socia morto de homo. Post la dua entombigo, tre ofte, oni ne parolos plu pri la morto kaj aliaj homoj povos okupi ties sociajn funkciojn.
Sepulto estas parto de funebro, laŭ kiu oni prizorgas la korpon de mortinto, por entombigo, kremacio, mumiigo.
Ĝenerale, post la entombigo, oni omaĝe vizitas la tombon kaj metas oferojn (florojn, manĝaĵojn, ktp) sur ĝi. En latinidparolantaj landoj, ĝenerale la tomboj estas ornamitaj, kaj eĉ koloraj, en ĝermanaj landoj la tomboj estas pli formalaj kaj senorname.
En kristanaj entombigoj, ĝenerale oni uzas ĉerkon, kaj en islamaj entombigoj oni ne povas uzi ĉerkon, kvankam oni povas uzi ĝin por porti la kadavron ĝis la tombo.
Kelkaj personoj deziras ke ili estu entombigitaj en difinitan lokon, prefere ol en alian. Kelkaj volas esti entombigita apud la mortrestaĵoj de anoj de sia familio kiel atesto pri simpatio al la personoj, kiujn ili amis.