Ernest Rutherford

Ernest Rutherford
Nobel-premiito
Persona informo
Ernest Rutherford
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1871 (1871-08-30)
en Spring Grove
Morto 19-an de oktobro 1937 (1937-10-19) (66-jaraĝa)
en Kembriĝo
Tombo Abatejo Westminster Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Zelando vd
Ŝtataneco Nov-Zelando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Canterbury
Trinity College
Universitato de Kembriĝo
Nelson College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ernest Rutherford
Familio
Patro James Rutherford (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Martha Thompson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mary Georgina Rutherford (en) Traduki (1900–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eileen Mary Rutherford (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Ralph H. Fowler (en) Traduki (bofilo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo nuklea fizikisto
profesoro
politikisto
fizikisto
kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Fiziko, nuklea fiziko, kemio kaj radioaktiveco Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Alexander William Bickerton • Joseph John Thomson vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ernest RUTHERFORD BMO RSL[1] (naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1871 en Nelson, mortis la 19-an de oktobro 1937 en Kembriĝo) estis novzeland-devena brita fizikisto. La Encyclopædia Britannica konsideras lin la plej granda eksperimentisto ekde Michael Faraday (1791–1867).[2]

En Novzelando, li studis fizikon kaj matematikon. En la jaro 1895, li vojaĝis al Britio, por daŭrigi siajn studojn en Kembriĝo. Ekde 1898, li okupis profesoran postenon en Montrealo (Kanado), kaj ekde 1907 li agadis en Manchester (Britio). Kulmino de lia kariero estis la gajno de la Nobel-premio pri kemio en 1908. Ekde 1919, li gvidis la laboratorion Cavendish en Kembriĝo. En la jaro 1931 li gajnis la nobeltitolon Lord Rutherford of Nelson.

La plej fama scienca merito de Ernest Rutherford estas lia kontribuo al la laŭ li nomata atommodelo, laŭ kiu malgranda centra parto koncentras ŝargon ĉirkaŭitan de nubo da elektronoj. Pro siaj esploroj pri radioaktiveco li nuntempe estas rigardata kiel unu el la fondintoj (la patro) de la nuklea fiziko.[2]

En plej frua laboro, Rutherford malkovris la koncepton de radioaktiva duonvivo, la radioaktivan elementon radonon,[3] kaj diferencigis kaj nomis la alfa kaj beta radiado.[4] Tiu laboro estis plenumita en la Universitato McGill en Montrealo, Kebekio, Kanado. Ĝi estas la bazo por la Premio Nobel de Kemio kiun li ricevis en 1908 "pro sia esplorado pri la disintegrado de elementoj, kaj la kemio de radioaktivaj substancoj",[5] pri kiu li estis la unua Nobel-premiito kaj el Kanado kaj el Oceanio.

Rutherford translokiĝis en 1907 al la Viktoria Universitato de Manĉestro (nuntempe Universitato de Manĉestro) en Unuiĝinta Reĝlando, kie li kaj Thomas Royds pruvis ke alfa radiado estas kernoj de heliumo.[6][7] Rutherford fakte plenumis sian plej faman laboron post ricevi la Nobel-premion.[5] En 1911, kvankam li ne povis pruvi, ĉu ĝi estas pozitiva aŭ negativa,[8] li teoriumis, ke atomoj havas sian ŝarĝon koncentritan en tre malgranda nukleo,[9] kaj tiel pioniris la modelon Rutherford de la atomo, pere de sia malkovro kaj interpretado de la disiĝo Rutherford pere de la eksperimento Geiger–Marsden (laŭ Hans Geiger kaj Ernest Marsden). Li faris la unuan artefaritan nuklean reakcion en 1917 en eksperimentoj kie nitrogenaj nukleoj estis bombarditaj per alfa-partikloj. Kiel rezulto, li malkovris la elsendon de subatoma partiklo kiun, en 1919, li nomis la "hidrogena atomo" sed, en 1920, li pli akurate nomis protono.[10][11]

Rutherford iĝis Direktoro de la Laboratorio Cavendish en la Universitato de Kembriĝo en 1919. Sub lia estreco la neŭtrono estis malkovrita de James Chadwick en 1932 kaj en la sama jaro la unua eksperimento por disigi la nukleon en tute kontrolita maniero estis plenumita de studentoj laborantaj sub lia direktorado, nome John Cockcroft kaj Ernest Walton. Post sia morto en 1937, li estis entombigita en la Abatejo Westminster apud la tombo de Sir Isaac Newton. La kemia elemento ruterfordio (elemento 104a) estis nomita laŭ li en 1997.

  1. Eve, A. S.; Chadwick, J. (1938). "Lord Rutherford 1871–1937". Obituary Notices of Fellows of the Royal Society. 2 (6): 394. doi:10.1098/rsbm.1938.0025.
  2. 2,0 2,1 "Ernest Rutherford, Baron Rutherford of Nelson Encyclopædia Britannica.
  3. Nicholas P. Cheremisinoff. (20a de aprilo 2016) Pollution Control Handbook for Oil and Gas Engineering. Wiley, p. 886–. ISBN 978-1-119-11788-9.
  4. The Discovery of Radioactivity (9a de aŭgusto 2000). Arkivita el la originalo je 2020-06-15. Alirita 2020-04-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-15. Alirita 2022-10-15.
  5. 5,0 5,1 Ernest Rutherford – Biography. NobelPrize.org. Alirita 21-a de februaro 2013.
  6. . Rutherford – A Brief Biography. Alirita 4a de marto 2013.
  7. (1908) “Spectrum of the radium emanation”, Philosophical Magazine 16 (92), p. 313. doi:10.1080/14786440808636511. 
  8. (1911) “The scattering of α and β particles by matter and the structure of the atom”, The London, Edinburgh, and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science 21 (125), p. 669–688. doi:10.1080/14786440508637080. 
  9. Longair, M. S.. (2003) Theoretical concepts in physics: an alternative view of theoretical reasoning in physics. Cambridge University Press, p. 377–378. ISBN 978-0-521-52878-8.
  10. (1919) “Collision of α particles with light atoms. IV. An anomalous effect in nitrogen”, The London, Edinburgh, and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science 37 (222), p. 581–587. doi:10.1080/14786440608635919. 
  11. Rutherford, E. (1920). “Bakerian Lecture. Nuclear Constitution of Atoms”, Proceedings of the Royal Society A: Mathematical, Physical and Engineering Sciences 97 (686), p. 374–400. doi:10.1098/rspa.1920.0040. 

Developed by StudentB