Αἰσχίνης Σφήττιος (425 a. K. - 350 a. K.) | ||
---|---|---|
Bildo de Eskino la Sokratano aŭ Eskino de Sfeto.
| ||
Persona informo | ||
Αἰσχίνης | ||
Naskiĝo | 425 a. K. en Sfeto, Grekio | |
Morto | 350 a. K. en Ateno, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo vd | |
Laborkampo | Filozofio kaj antikva filozofio vd | |
Aktiva en | Antikva Grekio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Eskino Sokrata aŭ Eskino de Sfetoestis greka filozofo, samtempulo de Platono kaj kune kun sia patro, disĉiplo de Sokrato al kiu ambaŭ ĉeestis kaj atestis la juĝon kaj morton de ilia majstro. Eskino estis majstro de iu Aristotelo, kromnomita la "La Mitulo" kaj Ksenokrato de Kalcedono. Lia patro nomiĝis Lizanio kaj oni ne devas konfuzi lin kun Eskino, atena oratoro.[1]
Sfeto, lia naskiĝurbo estis unu el la dekdu antikvaj urboj de la antikva Atiko. En siaj du verkoj "Apologio" kaj "Fedono, Platono asertis ke li apartenis al la rondo de Sokrato. Pro sia malriĉeco, li estis devigata skribi paroladojn por la jura kortumo kaj eble instrui retorikon.
Oni raportas ke li restis kelktempe en la kortego de la Dionizo la 2-a, tirano el Sirakuzo, kie Platono ignoris lin sed Aristipo prezentis lin al la suvereno. Oni kredas ke li reiris al Ateno nur post la forpelo de la Dionizo la 2-a, en 356 a. K.. Kontraŭe de Antisteno kaj Aristipo, Eskino neniam aperas personoe en la paĝoj de la "Memorabilia" de Ksenofono, kvankam lia beletra influo povas tie detektiĝi. La sep sokrataj dialogoj kiujn li verkis estas: