Esoterismo

La kristana mistikulino Hildegard von Bingen: Liber Divinorum Operum - "Libro de la diaj veraĵoj"; Prezento de vizio pri homo kiel parto de la kosmo

Esoterismo[1] (greke εσωτερική interna, kaŝita, sekreta scio) estas kolekta nocio por larĝa spektro de vivaspektoj kaj "sekretaj instruoj", kiuj akcentas la spiritan evoluon de la individuo, sed ne temas fakte pri religio en mallarĝa senco.

La komuna en la diversaj instruoj estas, ke oni supozas ekziston de fortoj kaj influoj krom la naturscience mezureblaj kaj tiel oni rigardas la sciencojn kaj la tradiciajn religiojn kiel limigitajn por kompreni la mondon. Tiel la esotera pensado staras en kontraŭdiro al la scienca bildo.

  1. NPIV: esoter/a Z Φ Intime, aparte instruata al la adeptoj: la ⁓a doktrino de Aristotelo

Developed by StudentB