Esperanta Civito (latine Civitas esperantica) estas neteritoria grupo, kun Esperanto kiel oficiala lingvo[1], kiu strebas esti subjekto de internacia juro[2], havante siajn Konstitucian Ĉarton (ekzistanta en pluraj lingvoj[3]) kaj plurajn leĝojn por plenumi suverenajn funkciojn[4], proklamita en La Chaux-de-Fonds, Svislando, la 10-an de aŭgusto 1998. La tri karakterizoj de la Esperanta Civito estas federismo, homaj rajtoj kaj ius sermonis[5].
- ↑ (eo, it) Alessio Giordano, Pri la esperanta popolo, Treccani, la 31-an de oktobro 2020.
- ↑ Rimarko : La leĝa termino 'persono' ne estas sinonimo por homa estaĵo, sed anstataŭe referas al ento kun kapableco posedi leĝajn rajtojn. Ankaŭ Eŭropa Unio estas senteritoria subjekto de internacia juro. Iuj spertuloj en internacia juro ne ekskludas ke eblus iam doni juran personecon al la naturo, al ekzemple malnova kvincentjaraĝa arbo aŭ al iuj bestoj (-> (angla) vikipedia artikolo 'non human rights project').
- ↑ (eo) Konversacio kun Michael Vrazitulis, Heroldo de Esperanto, paĝo 3, n-ro 5 (2320)n, majo 2021.
- ↑ https://www.esperantio.net/index.php?id=15
- ↑ (eo) Pli kaj pli junas la Kapitulo, per nova vickonsulo, HeKo n-ro 828 5-C, la 20-an de decembro 2023