Estonio aŭ Estonujo (estone Eesti, Eesti Vabariik) estas lando en la nordorienta Eŭropo apud la Balta maro. Ĝi estas la plej malgranda kaj plej norda lando inter la baltaj ŝtatoj kun 1,3 milionoj da loĝantoj, ĉirkaŭata de Latvio sude, Rusio oriente, Finnlando norde (trans la Finna golfo) kaj Svedio okcidente (trans la Balta maro). Inter la jaroj 1940 kaj 1991 Estonio sekve de la pakto Ribbentrop-Molotov kaj rapida sovetiigo estis unia respubliko de Sovetunio. Sekve de la senperforta Kantanta Revolucio ĝerminta ekde 1989, interalie la civitana demonstracio Baltia Vojo tra ĉiuj tri landoj de Baltio, la ŝtato la 20-an de aŭgusto 1991 formale reakiris sian sendependecon.
Estonio membras en NATO ekde la 29-a de marto 2004 kaj en Eŭropa Unio ekde la 1-a de majo 2004, ekde 2011 la valuto estas la €.