Etimologia Vortaro de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Ebbe Vilborg | |
Eldonjaro | 1989 | |
Urbo | Malmö | |
Eldoninto | Eldona Societo Esperanto | |
Paĝoj | 104 + 114 + 128 + 124 + 196 | |
ISBN | 91 85288 17 9 | |
Etimologia Vortaro de Esperanto (EVE) de la sveda esperantologo Ebbe Vilborg estas la plej ampleksa kaj fidinda etimologia (vort-historia) vortaro de la baza vorto-trezoro de Esperanto. Ĝi eldoniĝis inter 1989 kaj 2001 ĉe Eldona Societo Esperanto en la sveda urbo Malmö en 5 volumoj.
Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 1992.