Etiopio

Etiopio
amhare የኢትዮጵያ ፌዴራላዊ ዲሞክራሲያዊ ሪፐብሊክ
Respubliko
Oficiala nomo: Federacia Demokrata Respubliko Etiopio
Himno: Wodefit Gesgeshi, Widd Innat Ityopp'ya ("Antaŭen, kara patrino Etiopio")
Parto de Afriko
Najbaras kun
Gravaj urboj Adis-Abebo
Ĉefurbo Adis-Abebo
 - koordinatoj 18° 00′ 00″ N 38° 44′ 04″ O / 18.00000 °N, 38.73444 °O / 18.00000; 38.73444 (mapo)
Areo 1 104 300 km² (110 430 000 ha)
Loĝantaro 123 000 000 (2022)
Denseco 111,38 loĝ./km²
Estiĝo ĉ. 980 p.K.
Prezidanto Sahle-Work Zewde
 - Ĉefministro Abiy Ahmed
Horzono Orientafrika tempo (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 251
ISO 3166-1 ET
Interreta domajno .et
Monunuo Etiopa birro
Oficiala lingvo Amhara
Religioj 60% - Kristanismo
35% - Islamo
5% - Animismo
Nomo de loĝantoj Etiopanoj
Mapo de Etiopio (malnovaj oficialaj regionoj)
Mapo de Etiopio (malnovaj oficialaj regionoj)
Mapo de Etiopio (malnovaj oficialaj regionoj)
Mapo de Etiopio (novaj oficialaj regionoj)
Mapo de Etiopio (novaj oficialaj regionoj)
Mapo de Etiopio (novaj oficialaj regionoj)
Vikimedia Komunejo: Ethiopia

EtiopioEtiopujo (ኢትዮጵያ en la etiopa skribo), oficiale konata kiel la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio, estas lando, kiu situas en la Korno de Afriko. Ĝi estas la dua plej multhoma lando en Afriko, kun pli ol 82 milionoj da loĝantoj[1], sed ankaŭ la deka plej vasta, ĉar ĝia teritorio etendiĝas sur 1 100 000 km². Etiopio havas landlimon norde kun Eritreo, oriente kun Ĝibutio kaj Somalio, okcidente kun Sudano kaj Sud-Sudano, kaj sude kun Kenjo. Ĉefe dank'al sia granda ĉefurbo Adis-Abebo, Etiopio estas cetere la plej multhoma lando sen maraliro en la tuta mondo.

Etiopio restis monarkio dum la plej granda parto de sia historio kaj la etiopia dinastio aperis jam en la 2-a jarcento a.K.[2]. Etiopio cetere estas unu el la regionoj de la mondo, kie spuroj de homa vivo estas plej frutempaj. Ĝi plej verŝajne estis la areo, el kiu homo sapiens ekvojaĝis al kaj preter Mezoriento. Kune kun Romio, Ĉinio kaj Persio, la etiopia Aksuma Reĝlando estas rigardebla kiel unu el la kvar gravaj ŝtatpotencoj de la 3-a jarcento[3][4][5]. Dum la kolonia disdivido de Afriko, Etiopio estis la nura afrika ŝtato, kiu sukcesis konservi sian sendependecon, kaj unu el nur kvar afrikaj ŝtatoj, kiuj aniĝis al la Ligo de Nacioj. Post mallonga periodo de itala okupado, la lando fariĝis fondinta membro de Unuiĝintaj Nacioj. Kiam aliaj afrikaj nacioj ekakiris sendependecon post la Dua Mondmilito, multaj el ili elektis la kolorojn de la flago de Etiopio, kaj Adis-Abebo iĝis la sidejo de pluraj afriktemaj internaciaj organizaĵoj.

Moderna Etiopio kaj ties nuntempaj landlimoj rezultas el signifa teritoria malpliigo en la nordo kaj, tute kontraŭe, plivastigo suden, ĉefe pro popolaj migradoj, komercaj aneksoj sed ankaŭ militaj konkeroj, precipe en la tempoj de imperiestro Meneliko la 2-a kaj Ras Gobena. En 1974, la dinastio estrita de imperiestro Haile Selassie estis eksigita pro graviĝanta enlanda milito. Ekde tiam spertis Etiopio diversajn registarajn sistemojn. Internacie, Etiopio estis unu el la fondintaj membroj de la Movado de Nealiancitaj Landoj, de la Grupo 77 kaj de la Organizaĵo por Afrika Unueco. Adis-Abebo hodiaŭ restas la sidejo de Afrika Unio, de la Afrika Ĉambro de Komerco kaj de la Ekonomia Komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Afriko (UNECA). La lando disponas unu el la plej potencaj armeoj de Afriko. Ĝi estas unu el malmultaj afrikaj landoj, kie indiĝena alfabeto daŭre uzatas. Ĝi cetere havas sian proprajn tempo-sistemon kaj kalendaron, kiu prokrastas je sep aŭ ok jaroj kompare kun la gregoria kalendaro.

Virinoj de Oromoj, nome la plej multnombra etno en Etiopio.
La Etiopia lupo.
  1. Central Statistical Agency of Ethiopia. Central Statistical Agency of Ethiopia Arkivigite je 2012-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Parolante post sia subskribo de la debatebla traktato inter Etiopio kaj Italio en 1889, imperiestro Meneliko la 2-a klarigis sian sintenon : "Ni toleru nek dubigon de nia naturo de kristana kaj civilizita nacio, nek tiun de nia rajto administri nian imperion tute sendepende. La imperiestro de Etiopio estas posteulo de dinastio, kiu aĝas je pli ol tri mil jaroj, kaj kiu dum tiu periodo neniam estis submetita de iu ajn. Etiopio neniam estis konkerita kaj neniam estos konkerata de iu ajn".Ethiopia Unbound: Studies In Race Emancipation – p. xxv by Joseph Ephraim Casely Hayford
  3. Stuart Munro-Hay, Aksum: An African Civilization of Late Antiquity. Edinburgh: University Press, 1991, p. 57.
  4. Aksumite Ethiopia
  5. Paul B. Henze, Layers of Time: A History of Ethiopia, 2005.

Developed by StudentB