Fuĝas la Registaro de Ukrainio kaj la membroj de la parlamento de ties partio. La restantaj nomumas novan registaron. Malkontento en rusparolantaj regionoj.
Je 4:20 nokte ĉirkaŭ 30 maskitaj homoj kun mitraletoj kaptis la oficejojn de la Verĥovna Rada kaj Konsilio de Ministroj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Super la lasta konstruaĵo ekflirtis la rusia flago.