Jen listo de okazaĵoj en februaro 2017:
- 5-a de februaro
- 7-a de februaro
- 150 mortoj pro neĝoŝtormoj en Afganio en la lastaj tagoj.
- 8-a de februaro
- Tumultoj en Parizo kaj aliaj francaj urboj post fiago de policanoj al afrikdevena junulo.
- 9-a de februaro
- 10-a de februaro
- Almenaŭ 17 mortoj pro homa lavango en futbala stadiono de Uige, Angolo.
- Pro fortaj pluvoj 12 mortoj en Balio, Indonezio.
- 11-a de februaro
- Centoj da enmigrintoj estis arestitaj en Usono kiel aplikado de la politiko de Donald Trump kontraŭ enmigrintoj.
- Post unu semajno de polica striko oni kalkulis ĉirkaŭ 120 da mortoj en la ŝtato Espirito Santo, Brazilo.
- 13-a de februaro
- 16-a de februaro
- Almenaŭ 80 mortoj pro atenco kontraŭ sufiisma templo en suda Pakistano, inter kiuj multaj infanoj.
- 17-a de februaro
- La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, estis kondamnita pro korupto al ses jaroj de malliberejo dum, lia edzino, nome Cristina de Borbón, fratino de la reĝo, estis "senkulpigita".
- 19-a de februaro
- 23-a de februaro
- La bofrato de la reĝo de Hispanio, nome Iñaki Urdangarín, evitis sian enprizonigon, spite sian kondamnon pro korupto al ses jaroj de malliberejo kaj li eĉ rajtas eksterlandiĝi.
- La atako de irakanoj kontraŭ ĝihadistoj de okcidenta Mosulo, Irako, sukcesas konkeri ties flughavenon.
- 28-a de februaro
- Komencas juĝado kontraŭ 330 militistoj inter pli ol 1 500 akuzitoj je partopreno en supozita puĉo de julio 2016 en Turkio.
- La heredanto de la imperio Samsung nome Lee Jae-Yong kaj kvar aliaj stabanoj estis oficiale akuzitaj pro korupto kadre de forta skandalo en Sud-Koreio.