Feminismo

Feminismo
reformomovado
politika movado
ideologio
metodiko
socia movado
arta temo
afero
kritika teorio Redakti la valoron en Wikidata
politika ideologio
vdr
Annie Kenney kaj Christabel Pankhurst petantaj virinajn balotrajtojn.
Internacia tago de virinoj en Dako, Bangladeŝo, organizita de Virina Sindikato je la 8-a de Marto 2005.
Membrinoj de feminisma movado Femen.

Feminismo[1]inismo estas socia teorio kaj politika movado, kiu kritikas la neegalecon inter la seksoj kaj strebas akcenti kaj antaŭenigi la rajtojn de virinoj. Ekzistas multaj direktiĝoj de feminismo, sed la baza elirpunkto de feminismo estas, ke la nuna socia ordo donas aŭtomatajn avantaĝojn al viroj. Feminismo estas kolekto de movadoj kaj ideologioj direktitaj al difinado, establado, kaj defendado de starigo de politikaj, ekonomiaj, kaj sociaj rajtoj por virinoj.[2][3] Tio inkludas serĉi establadon de egalŝancigoj por virinoj en eduko kaj dungado. Feministo rekomendas aŭ apogas la rajtojn kaj egalecon de virinoj.[4]

Feminisma teorio, kiu eliris el tiuj feminismaj movadoj, planas kompreni la naturon de seksa malegaleco ekzamenante la sociajn rolojn de virinoj kaj vivitan sperton; ĝi evoluigis teoriojn en gamo da fakoj por reagi al temoj kiaj ekzemple la socia konstruado de sekso kaj ĝenro.[5][6] Kelkaj el la pli fruaj formoj de feminismo estis kritikitaj por enkalkulado de nur blankaj, etburĝaj, kleraj virinoj. Tio kaŭzis la kreadon de etne specifaj aŭ multkulturismaj formuladoj de feminismo.

Feminismaj aktivuloj kampanjas por la virinaj rajtoj - kiaj ekzemple kontrakta juro, posedado, kaj balotrajto - dum ankaŭ antaŭenigante korpan integrecon, aŭtonomion, kaj generajn rajtojn por virinoj. Feminismaj kampanjoj ŝanĝis sociojn, precipe en Okcidento, atingante virinan balotrajton, seksan neŭtralecon, egalan salajron por virinoj, generaj rajtoj por virinoj (inkluzive de aliro al kontraŭkoncipiloj kaj aborto), kaj la rajto eniĝi en kontraktoj kaj posedi posedaĵon.[7][8] Feministoj laboris por protekti virinojn kaj knabinojn for de hejma perforto, seksa ĉikanado, kaj seksa atako.[9][10][11] Ili ankaŭ luktas por laboraj rajtoj, inkluzive de akuŝferio, kaj kontraŭ ĉiaj formoj de diskriminacio kontraŭ virinoj.[7][8][12] Feminismo estas plejparte dediĉita al temoj pri virinoj, sed ĉar feminismo serĉas seksan egalecon, multaj feministoj argumentis ke la liberigo de viroj estas necesa parto de feminismo kaj ke viroj ankaŭ estas tuŝitaj per seksismo kaj obeo al seksaj roloj.[13]

Ideologiaj tendencoj kontraŭaj al feminismo estas virismo kaj maĉismoseksismo.

  1. PIV 2020
  2. Feminism – Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. merriam-webster.com. Alirita 12a Junio 2011 .
  3. Definition of feminism noun from Cambridge Dictionary Online: Free English Dictionary and Thesaurus. dictionary.cambridge.org. Alirita 12a Junio 2011 .
  4. (junio 2012) Oxford English Dictionary, ‑a eldono, Oxford University Press. (Difino de nomo. Subskribo eble postulata.)
  5. Chodorow, Nancy. (1989) Feminism and Psychoanalytic Theory. New Haven, Conn.: Yale University Press. ISBN 978-0-300-05116-2.
  6. (1977) “'In a Different Voice: Women's Conceptions of Self and Morality'”, Harvard Educational Review 47 (4), p. 481–517. Alirita 8a Junio 2008.. 
  7. 7,0 7,1 Butler, Judith (marto 1992). “Feminism in Any Other Name”, Differences 6 (2–3), p. 30. 
  8. 8,0 8,1 Messer-Davidow, Ellen. (2002) Disciplining Feminism: From Social Activism to Academic Discourse. Durham, N.K.: Duke University Press. ISBN 0-8223-2843-7.
  9. Echols, Alice. (1989) Daring to Be Bad: Radical Feminism in America, 1967–1975. Minneapolis: University of Minnesota Press, p. 416. ISBN 0-8166-1787-2.
  10. Cornell, Drucilla. (1998) At the Heart of Freedom: Feminism, Sex, and Equality. Princeton, N.J.: Princeton University Press. ISBN 978-0-691-02896-5.
  11. Campaign: Stop Violence against Women Arkivigite je 2014-10-06 per la retarkivo Wayback Machine.
  12. Price, Janet; Shildrick, Margrit. (1999) Feminist Theory and the Body: A Reader. Nov-Jorko: Routledge, p. 487. ISBN 0-415-92566-5.
  13. hooks, bell. (2000) Feminism Is for Everybody: Passionate Politics. Cambridge, Mass.: South End Press. ISBN 0-89608-629-1.

Developed by StudentB