Ferepoko

Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko
La fortikaĵoj broĉ kiaj tiu de Dun Carloway (insulo Lewis, Skotlando) estas konstruoj de la malfrua Ferepoko.

Ferepokofera epoko estas la lasta etapo de la prahistorio de la homaro, post la Ŝtonepoko (Paleolitiko, Mezolitiko, Neolitiko, kaj Ĥalkolitiko) kaj la Bronzepoko, laŭ la teorio de la tri epokoj. La koncepto estis aplikita ĉefe al Eŭropo kaj al la Antikva Proksima Oriento, kaj, pro analogio, ankaŭ al aliaj partoj de la Malnova Mondo.

La nomo devenas de la fakto, ke iloj (ĉefe armiloj, kiaj glavoj) trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. En kelkaj socioj de la antikveco, la metalurgia teknologio necesa por prilabori feron aperis samtempe kun aliaj teknologiaj kaj kulturaj ŝanĝoj, ĉefe ĉe agrikulturo, religiaj kredojartaj stiloj, kvankam tio ne ĉiam okazis samtempe.

La daŭro de la Ferepoko varias depende el la regiono sub konsidero. Ĝi estas difinita pere de arkeologia konvencio, kaj la nura trovo de iom da gisferoforĝita fero ne estas sufiĉe por reprezenti kulturon de la Ferepoko; male, la "Ferepoko" komencas surloke kiam la produktado de fero aŭ ŝtalo kondukis al la punkto en kiu disvastiĝis feraj iloj kaj armoj superaj al ties bronzaj ekvivalentoj.[1] Por ekzemplo, la meteorferaj ponardoj de Tutanĥamono devenas el la Bronzepoko. En la Antikva Proksima Oriento, tiu transiro okazas en la komenco de la tiel nomita Bronzepoka kolapso, en la 12a jarcento a.K. La koncerna teknologio disvastiĝis tra la Mediteranea regiono kaj al Suda Azio. Ties plua etendo al Centra Azio, Orienta Eŭropo kaj Centra Eŭropo estis iome prokrastita, kaj Norda Eŭropo estis atingita eĉ plu poste, nome ĉirkaŭ la jaro 500 a.K.

Ankaŭ la fino de la Ferepoko estas komprenita pere de konvencio, kun la komenco de la historiografia registrado. Tio kutime ne reprezentas klaran rompon en la arkeologia registraro; por la Antikva Proksima Oriento la establado de la Aĥemenida Imperio ĉirkaŭ 550 a.K. (konsiderata historia pro la registro fare de Herodoto) estas kutime komprenita kiel trarompa dato, kaj en Centra kaj Okcidenta Eŭropo la romiaj konkeroj de la 1a jarcento a.K. servas kiel markilo por la fino de la Ferepoko. La fino de la Ĝermana Ferepoko de Skandinavio estas markita ĉirkaŭ la jaro 800 p.K., kun la komenco de la Vikinga erao.

En Suda Azio (Hindia subkontinento), la Ferepoko estas konsiderata kiel komencinta en la tempo de la ferprilaborado de la kulturo de la Grizpentrita Ceramiko kaj fininta kun la regado de Aŝoko (3a jarcento a.K.). La uzado de la termino "Ferepoko" en la arkeologio de Suda, Orienta kaj Sudorienta Azio estas pli ĵusa, kaj malpli ofta, ol por okcidenta Eŭrazio; almenaŭ en Ĉinio prahistorio estis fininta antaŭ la alveno de la ferprilaborado, kaj tiale la termino estas malofte uzata. La Sahelo (Sudana regiono) kaj Sub-Sahara Afriko estas ekster la Tri-epoka sistemo, ĉar tie ne estis Bronzepoko, sed la termino "Ferepoko" estas foje uzata reference al fruaj kulturoj kiuj praktikis ferprilaboradon kiel la Nok-kulturo de Niĝerio.

  1. Milisauskas, Sarunas (eld), European Prehistory: A Survey, 2002, Springer, ISBN 0306467933, 9780306467936, google books

Developed by StudentB