Financoj

La usona dolaro estas unu el multaj formoj de mono

Financoj estas termino rilata al la fluo de mono inter individuoj, entreprenojŝtatoj kaj ties pristudo. La financo estas branĉo de la ekonomiko kiu pristudas la akiron kaj administradon, pere de entrepreno, individuo aŭ ŝtato, de la fonduso necesa por plenumi siajn celojn kaj de la kriterioj per kiuj ĝi disponas el tio.

La financoj pritraktas, tiele, la kondiĉojn kaj oportunojn je kiuj oni akiras kapitalon, la uzadon de tiuj kaj la pagojn kaj interezojn kiujn suferas la transakciojn en mono. Krome financo povas esti difinita kiel arto kaj scienco administri monon.

La termino "financoj" devenas el la latina "finis", kio signifas fini. La financoj havas sian originon en la finigo de ekonomia transakcio pere de la transpago de financaj resursoj (je la transpago de mono finiĝas la transakcio).

Tiuj financaj transakcioj, ekzistis ekde kiam la homo kreis la koncepton de mono, sed konfirmiĝis jam laŭ nuna formo komence de la moderna epoko kiam aperis la unuaj monpruntistoj kaj komercistoj kiuj setligis traktatojn pri financa matematiko kie oni menciis temojn kiel la kalkulo de interezoj aŭ la uzado de financaj raportoj (Historio de kapitalismo)


Developed by StudentB