Flago de Brazilo | |
---|---|
nacia flago | |
Lando | Brazilo |
Kromnomo | Auriverde (portugale) |
Uzo | 111111 |
Proporcio | 7:10 |
Priskribo | flava rombo sur verda fono, kiu enhavas bluan diskon reprezentantan la noktan ĉielon, kiun trairas blanka rubando kun la nacia slogano skribita per verdaj literoj |
Oficialigo | 19-a de novembro 1889 |
Aŭtoro | Raimundo Teixeira Mendes |
La flago de Brazilo estas verda kun granda flava rombo en la centro. En la rombo estas blua cirklo, kun blankaj steloj de kvin malsamaj ampleksoj kaj blanka strio, kiu kuras tra ĝi. La moto Ordem e Progresso ("Ordo kaj Progreso") estas skribita en la strio. Ĉi tiu flago foje nomiĝas "Auriverde (pendão)", kio (portugallingve) signifas "ora kaj verda (flago)".
La nuna brazila flago estiĝis la 19-an de novembro 1889 kaj anstataŭis la imperian flagon kun imperiestra blazono en la centro.
|