La flago de Ekstremaduro, laŭ determinas la artikolo 4.1 de la Statuto de Aŭtonomeco de Ekstremaduro, estas formata per tri samgrandaj horizontalaj bendoj, de supre malsupren montrantaj la kolorojn verdan, blankan kaj nigran.
La versio kiu enhavas la blazonon de Ekstremaduro, nur por institucia uzado, estas regulata en la artikolo 5a de la Leĝo 4/1985, de 3a de junio, kiu indikas, ke ĝi uzindas en la oficialaj konstruaĵoj de la regiono.
Pri sia deveno, ĝi aperas por la unua fojo meze de la 1970-aj jaroj post la morto de Francisco Franco, en la kunteksto de la regionaj aŭtonomismaj postuloj kiuj etendiĝis tra tuta Hispanio. En tiu epoko estis ankaŭ aliaj proponoj, ekzemple kun inkludo de la bruna koloro, kiu tute estis neglektata. Estas variaj versioj aŭ interpretoj kiuj aperas en diversaj publikaĵoj pri la signifo de ĝiaj koloroj, same kiel pri ĝia aŭtoreco, tute nekonataj spite la fakton ke temas pri tre ĵusa flago. Ĉiuokaze estas certo, ke en la 1980-aj jaroj, ĝi tiom populariĝis inter la ekstremaduranoj, kiel ĉefa simbolo de la regiona identeco, ke la redaktantoj de la Statuto de Aŭtonomeco en 1983 ne dubis kaj inkludis ĝin en la redaktado de la statuto.
Inter la teorioj pri la koloroj estas aludoj al historia pasinteco, abstrakta simboleco, kaj atribuoj de la koloroj verda kaj blanka al Kacereso kaj la blanka kaj nigra al Badaĥozo, fakte ankaŭ la respektivaj futbalkluboj uzis ilin delonge.
Aludo al la tri koloroj aperas en la regiona himno per la vortoj "verda, blanka kaj nigra" en la fino de la rekantaĵo.