La flago de Ilinojso (subŝtato en Usono) en ĝia nuna formo, estis oficiale adoptita la 1-an de julio1970. La unua flago de Ilinojso estis dezajnita en 1912 de Lucy Derwent, kies propono venkis, inter 35 partoprenantoj, en konkurso organizita de la Idinoj de la Usona Revolucio. Ĝi konsistis el blanka kampo kun la ŝtata blazono. Ĝi estis adoptita oficiale la 6-an de julio1915, post aprobo de la du Ĉambroj de la Ĝenerala Asembleo de Ilinojso.
Leĝo-projekto kun la celo modifi la originan dezajnon de 1915, aldonante la vorton «Illinois» sub la blazono, estis proponita de la reprezentanto Jack Lansing kaj aprobita de la Ĝenerala Asembleo kaj reganto Richard B. Ogilvie la 17-an de septembro1969. Ogilvie kreis komitaton por establi dezajn-regularon de la nova flago, por certigi la uniformecon de la reproduktado de la koloroj kaj la dezajno de la flago-fabrikantoj.