Flandra Brabanto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Provinco | |||||
Flago | Blazono | ||||
Belgaj provincoj [+] | |||||
| |||||
Lando | Belgio | ||||
Koordinatoj | 51° N, 5° O (mapo)50.9166666666674.5833333333333Koordinatoj: 51° N, 5° O (mapo) | ||||
Ĉefurbo | Loveno | ||||
- koordinatoj | 51° N, 5° O (mapo)50.9166666666674.5833333333333Koordinatoj: 51° N, 5° O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 2 106,15 km² (210 615 ha) [+] | ||||
Areo | 2 106,15 km² (210 615 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 1 138 489 [+] (1-a de januaro 2018) | ||||
Denseco | 540,55 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Guberniestro | Jan Spooren | ||||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | BE-VBR | ||||
Flandra Brabanto | |||||
Vikimedia Komunejo: Flemish Brabant [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La provinco Flandra Brabanto (nederlande Vlaams-Brabant) estas unu el la kvin provincoj de Flandrio, en la mezo de ties sudo. Komence de januaro 2016 ĝi havis 1 121 693 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Loveno (nederlande Leuven).
Flandra Brabanto ĉirkaŭas la belgan ĉefurbon Bruselo kiel enklavon. Pro la signifo de Bruselo en la administrado de Eŭropa Unio en la regiono ekloĝis konsiderinda nombro da eksterlandanoj. En kelkaj municipoj ĉe la limo al (dulingva) Bruselo kaj al Valona Brabanto franclingvanoj multnombras kaj en ses da ili, ili ĝuas specialajn lingvajn rajtojn nomatajn faciligojn (france facilités kaj nederlande faciliteiten).