Flughaveno Bruselo-Zaventem | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia flughaveno • aerodromo de komerca trafiko | |||||
IATA: BRU ICAO: EBBR | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Belgio | ||||
Regiono | Ĉe-brusela Flandrio | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Brussels International Airport Company | ||||
Apuda urbo | Bruselo (12 km) | ||||
Alteco | 56 m | ||||
Geografia situo | 50° 54′ 5″ N, 4° 29′ 4″ O (mapo)50.9013888888894.4844444444444Koordinatoj: 50° 54′ 5″ N, 4° 29′ 4″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 02/20 07R/25L 07L/25R | ||||
Kurej-longo | 2.987 m / 3.211 m / 3.638 m | ||||
Retejo | www.brusselsairport.be | ||||
La Flughaveno Bruselo Nacia (ICAO: EBBR, IATA: BRU, oficiale: Brussels Airport), ankaŭ "Flughaveno de Zaventem" estas la nacia flughaveno de Belgio. Ĝi troviĝas en la flandra komunumo Zaventem. La urbo Bruselo troviĝas je distanco de 12 kilometroj. Temas pri la plej granda flughaveno de Belgio kun surfaco de 1245 hektaroj, ĉirkaŭ 264.000 flugoj kaj 18 milionoj da pasageroj jare (en 2007).
La flughaveno estas mastrumata de la kompanio Brussels International Airport Company, pli bone konata sub la mallongigo BIAC. La plej grava akciulo de BIAC estas la aŭstralia grupo Macquarie kun 70 % de la akcioj; la ceteron posedas la belga ŝtato. En la flughaveno de Zaventem la firmaoj SN Brussels Airlines, Virgin Express kaj DHL havas gravajn ŝanĝejojn.