Ford Motor Company | |||||
---|---|---|---|---|---|
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco • publika kompanio • varomarko • holdingo vd | |||||
Dum | 16-a de junio 1903 - nekonata/nuntempe | ||||
Jura formo | korporacio en Delavario | ||||
Fondintoj | Henry Ford vd | ||||
Ĉefestro(j) | William Clay Ford vd | ||||
Sidejo | Dearborn | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Jim Farley • Mark Fields • John S. Gray • Henry Ford • Henry Ford II • Philip Caldwell • Donald Petersen • Harold Arthur Poling • Alexander Trotman, Baron Trotman • Jacques Nasser • William Clay Ford • Alan Mulally • James Hackett | ||||
Dungitoj | 186 000 (stato: 2020) | ||||
Agokampo | kamiono • persona aŭto | ||||
ISIN-kodo | US3453708600 | ||||
Posedata de | Ford family tree vd | ||||
filiaj kompanioj | Ford Air Transport Service • Ford Global Technologies • Ford Argentina • Ford of Europe • Ford Motor Company Philippines • Ford do Brasil • Ford Motor Ibérica • Ford Motor Company of Japan • Ford of South Africa • Ford Australia • Ford Motor Company of Canada • Ford New Zealand • Ford of Spain • Ford Germanio • Ford of Mexico • Ford Ireland vd | ||||
Posedataj kompanioj | Lincoln • Mercury • Carrozzeria Ghia • Samcor • Ford Union • Sterling Trucks • Ford Motor Credit Company • Troller Veículos Especiais • Centra Stacidomo Miĉigano • Ford Otosan • Flat Rock Assembly Plant • Ford Lio Ho Motor • Ford Motor Company Lamp Factory • SS William Clay Ford • Roosevelt Warehouse • Changan Ford Mazda • Ford Rotunda • Ford Sollers • Ford World Headquarters • Ford • Aston Martin • Vignale • Lincoln vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
La entrepreno Ford Motor Company, mallonge Ford, estas usona aŭto-produkta konzerno, kiu fondiĝis en 1903 de Henry Ford en Detroit, Michigan. La konzerno agas mondvaste. Ĝi estas konsiderata unu el la "Grandaj 3 de Detroit" aŭtomobilaj firmaoj de Usono, kune kun General Motors kaj Chrysler.
La firmao dum la unuaj dek jaroj de sia ekzisto enkondukis la produkto-proceson de muntoĉeno, kiu draste ŝanĝis la laborkondiĉojn en ĉiuj postaj industriaj entreprenoj, kiuj enkondukis tiun sistemon. La aŭtoj de Ford pro la muntoĉena produktado povis produktiĝi multe pli efike kaj malmultekoste ol antaŭe, samtempe ankaŭ en pli fidinda kvalito. La laboristoj profitis de la muntoĉena produktado, se la produktoritmoj estis realismaj, nur streĉiĝis, kiam ili iĝis tro rapidaj.
Nuntempe Ford post la konzernoj General Motors kaj Toyota estas la monde tria plej granda produktanto de aŭtomobiloj. La konzerna sidejo estas en Dearborn, Michigan. Dum novembro 2003 la tri cent miliona (300.000.000-a !) aŭto de Ford produktiĝis en Dearborn - ruĝa kabrioleto de la marko Ford Mustang. Dum 2004 la konzerno mondvaste vendis 6.798.000 aŭtojn.
Al la konzerno krom la marko Ford ankaŭ apartenas la sekvaj aŭtomobilaj markoj: