Fotografio aŭ fotarto aŭ fotado (vidu sekcion malsupre por etimologio) estas kreado de fotoj aŭ fotografaĵoj. Temas ne nur pri arto, sed ankaŭ scienco kaj praktiko de kreado de daŭraj bildoj registrante lumon aŭ aliajn elektromagnetajn ondojn, aŭ kemie per lumsenta materialo kiel ekzemple fotografia filmaĵo, aŭ elektronike per bildsensilo.[1] Homo fotanta profesie estas nomata fotisto aŭ fotografiisto. Por fari foton oni utiligas fotilon. Tipe, lenso kutimas enfokusigi la lumon reflektita aŭ elsendi objektojn en realan bildon sur la lumsentema surfaco ene de fotilo dum tempigita malkovro (ekspono). La rezulto en elektronika bildosensilo estas farita pere de ŝargkuplita aparato je ĉiu pikselo, kiu estas elektronike prilaborita kaj stokita en cifereca bilddosiero por posta ekranigo aŭ pretigo.