Phragmites | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
infloresko de aŭstrala fragmito (Phragmites australis)
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Phragmites Adans., 1763 | ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Fragmito (genro Phragmites el graminacoj) estas plurjaraj herboj, el kiuj la plej konata estas en Eŭropo la ordinara fragmito (Phragmites australis), kiu kreskas en marĉoj kaj kreskas 2-5 metrojn alta. Ĝi havas lancetformajn laŭgrande pintiĝintajn foliojn kaj 30 cm longan tirson el floroj ĉirkaŭataj de arĝente brilaj haroj. La tigoj uzatas por tegi tegmenton, por fari matojn kaj konstrumaterialojn por domoj. Ĝi uzatas ankaŭ por produktado de papero.
La specioj de la genro vivas tutmonde, escepte de la arktaj areoj kaj ĉe la marĉoj de Amazonio.
La planto estas akvoŝatanta kun stolonoj, kiuj kreskas pli ol 10 metrojn kaj formas kelkfoje naĝantan insulon. La plej konata medio por la planto estas akvo 0–3 m profunda. Ĝi floras fine de somero, kaj oni uzas la sekan floraron por ornamado.