Francisco de Goya
|
|
|
Persona informo
|
Francisco José de Goya y Lucientes
|
Naskiĝo
|
30-an de marto 1746 (1746-03-30) en Fuendetodos
|
Morto
|
16-an de aprilo 1828 (1828-04-16) (82-jaraĝa) en Bordeaux
|
Tombo
|
Chartreuse Cemetery (en) San Isidro Cemetery (en) Ermitejo Sankta Antono de La Florida vd
|
Etno
|
Aragonese people vd
|
Lingvoj
|
hispana vd
|
Loĝloko
|
Quinta del Sordo vd
|
Ŝtataneco
|
Hispanio vd
|
Alma mater
|
School of St. Thomas Aquinas of the Piarist Schools of Zaragoza (en) Real Academia de Nobles y Bellas Artes de San Luis (en) Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando vd
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Patro
|
José Benito de Goya y Franque vd
|
Patrino
|
Gracia de Lucientes y Salvador vd
|
Edz(in)o
|
Josefa Bayeu (en) vd
|
Infanoj
|
Francisco Javier Goya Bayeu (en) vd
|
Parencoj
|
Francisco Bayeu (bofrato) Manuel Bayeu (mul) (bofrato) Ramón Bayeu (mul) (bofrato) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
pentristo gravuristo per akvaforto desegnisto litografisto gravuristo vidartisto vd
|
Laborkampo
|
Pentrado kaj gravurado vd
|
Aktiva en
|
Madrido • Italio • Hispanio • Madrido • Bordeaux • Romo • Kadizo • Sevilo • Zaragozo vd
|
Verkado
|
Verkoj
|
La maja desnuda ❦ San Bernardino of Siena preaching before Alfonso V of Aragon ❦ Duone enterigita hundo ❦ Portrait of Don Ramón Satué ❦ La Tria de Majo de 1808 ĉe Madrido ❦ La maja vestida ❦ Los caprichos ❦ The last communion of St Joseph of Calasanz ❦ La atako de mamelukoj ❦ General José de Palafox on Horseback ❦ Portrait of Mariano Goya, the Artist’s Grandson ❦ Portrait of Mariano Goya, the Artist's Grandson ❦ Portrait of Mariano Goya ❦ Our Lady of the Pillar ❦ La Adorado de la Nomo de Dio ❦ Regina Martyrum vd
|
|
|
Ekspoziciejoj |
|
Muzeo Boijmans van Beuningen, Prado-Muzeo, Galerio Belvedere, Muzeo Städel, Instituto de Arto de Minneapolis, Estona Artmuzeo, Arta Instituto de Ĉikago, Muzeo de Arto “Nelson-Atkins”, Arta Galerio Auckland, Muzeo Thyssen-Bornemisza, Nacia Galerio de Finnlando, Muzeo J. Paul Getty, Nacia Galerio de Viktorio, Nacia Galerio de Arto, Nationalmuseum, Nacia Galerio de Kanado, Palaco de Belartoj, Kolekto Frick, Filadelfia Muzeo de Arto, Metropolita Muzeo de Arto, Reĝa Muzeo pri Belarto ĉe Antverpeno, Nov-Meksika Muzeo de Arto, Uffizi, Zuloaga's House-Museum (en) , Reĝa Akademio de Beletroj de Sankta Fernando, Museo del vino (en) , fondation Selgas-Fagalde (fr) , Saragossa Museum (en) , Nacia Galeriaro de Skotlando, Museum of Navarre (en) , Calasanctian Museum of the Piarist Fathers (en) , Muzeo de Belartoj de Sevilo, Museum of Huesca (en) , Lowe Art Museum (en) , Brita Muzeo, Apsley House (en) , Courtauld Gallery (en) , Muzeo de Belarto de Montrealo, Muzeo de Belarto ĉe Bostono, Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Belartoj de Santandero kaj Kantabrio, San Diego Museum of Art (en) , Muzeo de Belarto de Strasburgo, Goya Museum (en) , Staatliche Kunsthalle Karlsruhe (en) , Hispana Societo de Ameriko, Muzeo Bowes, Meadows Museum (en) , Muzeo Lázaro Galdiano, Kimbell Art Museum (en) , Nacia Galerio, Fondazione Magnani-Rocca (en) , Belarta Muzeo, Wadsworth Atheneum Museum of Art (en) , Muzeo de Arto de Toledo, Muzeo pri Historio de Madrido, Musée des Beaux-Arts d'Agen (en) , Muzeo de Belartoj de Valencio, Muzeo de Belarto Houston, Museum collection Am Römerholz (en) , Bavaria Ŝtata Pentraĵaro, Bilbaa Belarta Muzeo, Clark Art Institute (en) , Museo de Arte de Ponce (en) , Muzeo Nacia de Arto de Katalunio, Arta Muzeo de San-Paŭlo, Fondaĵo Barnes, Nacia Galerio de Irlando, Biblioteca Museu Víctor Balaguer (en) , Kunst Museum Winterthur | Reinhart am Stadtgarten (en) , Rijksmuseum, Musée des Beaux-Arts et d'Archéologie de Besançon (en) , Nacia Okcident-Arta Muzeo, Virginia Muzeo de Belartoj, Muzeo Albertina, Walters Art Museum, Muzeo Kapodimonte, Belarta Muzearo de San-Francisko, Ermitejo, La Kolekto Phillips, Arta Muzeo de Indianapolis, Nacia Muzeo de Belartoj (Bonaero), Arthistoria Muzeo, Carnegie Museum of Art (en) , Arta Muzeo de Universitato Princeton, Nacia Galerio de Armenio, National Sculpture Museum (en) , Musée Bonnat-Helleu (en) , Arta Muzeo de Worcester, Gemäldegalerie, Klevlanda Muzeo de Arto, Broklina Muzeo, Alma Mater Museum (en) , Nacia Galerio ĉe Prago, Reĝaj muzeoj por Belaj Artoj de Belgio, Michael C. Carlos Museum (en) , Biblioteko Chester Beatty, Arta Muzeo de Harvard, Nacia Muzeo pri Arto, Arkitekturo, kaj Dezajno, Detrojta Instituto de Artoj, Des Moines Art Center (en) , Juan B. Castagnino Fine Arts Museum (en) , Artgalerio de Suda Aŭstralio, Muzeo de Rod-Insula Lernejo de Dezajno, Gvidantomuzeo, Muzeo Fogg, Alte Nationalgalerie, Kunsthalle, Muzeo Viktoria kaj Alberto, Museo de la Trinidad (en) , Picker Art Gallery (en) , Los-Anĝeles-Kantona Muzeo de Arto, Voergaard Castle (en) , Pollok House (en) , Muzeo Ashmolean, Museum of Fine Arts of Córdoba (en) , Norton Simon Museum (en) , Baltimora Muzeo de Arto, Taft Museum of Art (en) , Print Collection (en) , Royal Collections Gallery (en) , Musea Brugge (en) , Reĝa Palaco de Madrido kaj Ermitejo Sankta Antono de La Florida vd
|
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Francisco José DE GOYA Y LUCIENTES (naskiĝis la 30-an de marto 1746 en Fuendetodos, mortis la 16-an de aprilo 1828 en Bordozo) estis hispana pentristo kaj gravuristo.
Goya [GOja] loĝis kiel infano en Zaragozo, kie li lernis la metion. Poste, li translokiĝis al Madrido, kie li fariĝis oficiala pentristo de la kortego, dum la regado de la reĝo Karlo la 4-a. Lia verkaro enhavas pentraĵojn sur stablo kaj sur muro, kaj gravuraĵojn kaj desegnojn. Lia stilo evoluis el la rokoko, tra la novklasikismo, ĝis la antaŭromantismo, ĉiam interpretitaj laŭ tre persona kaj originala maniero,[1] kaj ĉiam per subtrajto de naturalismo, nome de montro de la realo senigita de idealisma rigardo kiu sennaturigu ĝin, en kiu gravas ankaŭ la etika mesaĝo. Por Goya la pentrarto estas vehiklo de morala instruado, ne simple estetika objekto.[2] Liaj plej tiutempaj referencoj estis Giambattista Tiepolo kaj Anton Raphael Mengs, sed li ricevis influojn ankaŭ de Diego Velázquez kaj de Rembrandt.[3] La goja arto estas unu el la mejloŝtonoj kiuj inter la 18a kaj la 19a jarcentoj anoncas la alvenon de la nuntempa pentrarto kaj estas pioniro de kelkaj el la pentravangardoj de la 20a jarcento, speciale de la ekspresionismo;[3][4] pro kio, oni konsideras lin unu el la hispanaj artistoj plej elstaraj kaj unu el la grandaj majstroj de la historio de la tutmonda arto.
Krome, lia verkaro montras la tumultan historian periodon en kiu li vivis, partikulare epizodojn de la Milito de Hispana Sendependiĝo, el kiuj la serio de bildoj Los desastres de la guerra estas preskaŭ moderna raportaĵo de la teruraĵoj fifaritaj dume[5] kaj komponas mondokoncepton senigita de heroeco en kiu la viktimoj estas ĉiam individuoj de ajna klaso kaj kondiĉo.
Grandan popularecon atingis lia Maja desnuda, parte favorita per la polemiko generita ĉirkaŭ la identigo de la portretita virino. De komenco de la 19a jarcento estas ankaŭ aliaj portretoj kiuj ekvojas al la nova burĝa arto. Fine de la konflikto hispan-franca li pentris du grandajn pentraĵojn pri la okazaĵoj de la Insurekcio de la 2-a de majo de 1808, kiuj plifirmigis antaŭaĵon kaj estetikan kaj temaran por la historia pentrarto, kiu ne nur komentas okazaĵojn proksimajn al la aktuala realo vivata de la artisto, sed ankaŭ atingas universalan mesaĝon. Inter aliaj liaj verkoj, lia pinta verkaro estas Los disparates,[6] kun la serio de olepentraĵoj sur seka muro, nome Nigraj Pentraĵoj, per kiu li ornamis sian kampardomon, nome la Quinta del Sordo.[6] En ili Goya antaŭis la nuntempan pentrarton kaj la variajn movadojn de avangardo kiu venos en la 20a jarcento, kaj ili estas, laŭ J. M. Matilla, nome ĉefo de Konservado de Desegnoj kaj Bildoj de la Nacia Muzeo Prado, «la unuaj montroj de la karaktero vere moderna de Goya, kiun sendube oni kvalifiku kiel unua moderna artisto».[6]
|
| „ Romantisma modelo por romantikuloj; impresionista por impresionistoj, Goya poste iĝos ekspresionista por ekspresionistoj kaj pioniro de superrealismo por superrealistoj.[4] ” | — Nigel Glendinning |
|
La verkaro de Goya konsistas el ĉirkaŭ kvincent olepentraĵoj kaj murpentraĵoj, krom ĉirkaŭ tricent akvafortoj kaj litografioj kaj centoj da desegnoj.[7] La majoritato estas konservata en la madrida Muzeo Prado, kvankam estas granda nombro de verkoj ankaŭ en Francio,[8] speciale en la Muzeo Luvro, same kiel en tiuj de Agen, Bajono, Besançon, Castres, Lille kaj Strasburgo.[9]
Post lanta metilernado en sia naskolando, en la stila medio de la malfrua Baroko kaj la religiaj bildoj, li veturis al Italio en 1770, kie li kontaktis kun la naskiĝinta novklasikismo, kiun li adoptis kiam li veturis al Madrido meze de tiu jardeko, kun rokoka pitoreskismo ĝenrisma derivita de sia nova metio kiel pentristo de kartonoj por tapetoj de la Real Fábrica de Tapices de Santa Bárbara. La majstreco en tiu agado kaj en aliaj rilataj kun la kortega pentrarto estis hegemoniita tiuepoke de Anton Raphael Mengs, dum la plej fama hispana pentristo estis Francisco Bayeu, kiu poste estos bofrato de Goya.
Grava malsano en 1793 kondukis lin al alproksimiĝo al pentrarto pli kreiva kaj originala, kiu esprimis temarojn malpli afablajn ol la modeloj kiujn li estis pentrinta por la dekoracio de la reĝaj palacoj. Serio de pentraĵetoj sur ladaĵoj farita dum lia sanrekuperado[10] kiujn li mem nomis «kaprico kaj invento»,[11] komencis la maturan fazon de la verkaro de la artisto kaj la transiron al la romantika estetiko.
Liaj pentraĵoj estas tre variaj:
- religiaj freskoj en preĝejoj
- oficialaj portretoj por korteganoj kaj gravuloj
- ĝenro-scenoj por tapetoj
- satiraj gravuraĵoj
- kontraŭ-militaj desegnoj
Oni povas vidi evoluon al pli akraj kaj pesimismaj temoj, laŭlonge de lia vivo, okazigitan pro lia progresiva surdeco kaj pro la hororoj observitaj dum la milito inter la hispanoj kaj la francaj trupoj de Napoleono. Resume en ĉiuj aspektoj de lia arto li disvolvigis stilon kiu inaŭguris la Romantismon. La goja arto markas en Hispanio la ekon de la nuntempa pentrarto, kaj li estas konsiderata ĝenerale pioniro de la pentrartaj avangardoj de la 20a jarcento.
- ↑ Chilvers, 2007, pp. 422-425.
- ↑ Moffitt, 1999, p. 179.
- ↑ 3,0 3,1 Enciclopedia del Arte Garzanti, p. 414.
- ↑ 4,0 4,1 Moffitt, 1999, p. 186.
- ↑ Zaragüeta, Martín. «La guerra de Francisco de Goya.» 28a de julio 2008. ABC. Konsultita la 17an de aprilo 2020.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 Matilla, J. M. Hispanlingva versio de «Approccio ai Disparates di Francisco de Goya.» En Goya, Arkivigite je 2020-05-27 per la retarkivo Wayback Machine Roma: Edizioni De Luca, 2000, pp. 107-111. Museo Nacional del Prado. Konsultita la 17an de aprilo 2020.
- ↑ Chilvers, 2007, p. 425.
- ↑ Ok verkoj, inter kiuj unu el la du versioj de Las majas al balcón, estis portitaj al Parizo fine de la 1830-aj jaroj por la mallongdaŭra "Galerie espagnole" (aŭ "Musée espagnol"), formita per verkoj de la Escuela Española (Hispana Skolo). (José Manuel Arnaiz. «Nuevas andanzas de Goya III, Majas en el Metropolitano.» Arkivigite je 2021-06-19 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 17an de aprilo 2020.)
- ↑ Diccionario Larousse de la Pintura, 1988, p. 835.
- ↑ Posada Kubissa, 1995.
- ↑ Dum sia restado ĉe sia amiko Sebastián Martínez y Pérez en Kadizo, Goya faras sian unuan alproksimiĝon al la «kreiva libero», kio alproksimigas lin al la koncepto de «romantisma artisto», kaj de kiu naskiĝis la serio de Los Caprichos, per kiuj li kritikis diversajn aspektojn de la socio en kiu li vivis. Ekde sia eduka etapo en Romo, Goya jam konis la ĝenron de la capricci el la gravuraĵoj kaj akvafortoj de Jacques Callot, Giovanni Battista Tiepolo kaj Giovanni Battista Piranesi — ĉefe per la serio de 18 akvafortoj nome "Les Misères et les Malheurs de la guerre" (1633) de la franca Callot, ĉar Goya probable inspiriĝis el tiu verko por Los desastres de la guerra — kio permesos al li, laŭ liaj propraj vortoj, «fari observojn kiujn regule ne okazigas la menditaj verkoj, en kiuj la kaprico kaj la inventemo ne eblas». Aliflanke, kvankam liaj inspirfontoj estis variaj, oni povas rilati "Los Caprichos" kun la satira angla bildaro de, ekzemple, William Hogarth, kies verkon li eble konis per la kolektoj kiujn havis Luis Paret kaj Sebastián Martínez aŭ la Gedukoj de Osuna. Estas probable ankaŭ ke lia amiko, la franciĝinta dramaturgo kaj poeto Leandro Fernández de Moratín — kiun Goya portretis dufoje — montris al li iun satiran bildon reveninte el sia restado en Londono. (Fundación Goya en Aragón: slipo: «Fran.co Goya y Lucientes, Pintor.»).