Frankisma Hispanio | |||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Estado Español | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
epokigo de historio • historia lando • historia epoko • suverena ŝtato • organo | |||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||
Areo:
|
856 045 km² 1940
| ||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
25 877 971 1940
| ||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||
Marcha Real
| |||||||||||||||
Una, Grande y Libre
Plus Ultra | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Frankisma Hispanio (historie nomita ankaŭ Faŝisma Hispanio aŭ Naciisma Hispanio dum la Hispana Enlanda Milito) estas termino kiu referencas al la periodo de la historio de Hispanio inter 1939, kiam Francisco Franco ekkontrolis Hispanion posts sia venko super la Dua Hispana Respubliko pere de enlanda milito; kaj 1975, kiam Franco mortiĝis kaj la tiama princo Johano Karlo, antaŭe nomumita de Franco mem, estis proklamita Reĝo de Hispanio. Dum la Dua Mondmilito, ties eniro en la milito de la flanko de la Akso estis evitata inter aliaj faktoroj pro mondonacoj fare de la Brita Sekreta Spionservo (MI-6) kiuj konsistis en ĝis 200 milionoj da usonaj dolaroj.[1] Hispanio tamen helpis Germanion kaj Italion varivoje. Post la Mondmilito la reĝimo de Franco evoluis el pura faŝismo al pli klasika aŭtoritatisma reĝimo.[2]
La Hispana Enlanda Milito startis kiel puĉo fare de hispanaj militistoj en la Iberia Duoninsulo (peninsulares) kaj en Hispana Maroko (africanistas) la 17an de Julio 1936.[3] La puĉo havis la subtenon de multaj frakcioj de simpatiantaj el politika dekstro en Hispanio, inklude majoritaton de la pastraro de la Katolika Eklezio, la partianojn de Falange kaj monarkistojn sekvantajn de Alfonso aŭ de Karlistoj. La puĉo rezultis en enlanda milito kiu daŭris tri jarojn ĉar Faŝisma Italio kaj Nazia Germanio interkonsentis subteni la flankon de Franco, starte per la aviada transporto de africanistas al la duoninsulo.[4] Aliaj subtenantoj estis la reĝimo de Estado Novo de Portugalio sub la regado de António de Oliveira Salazar, kaj la prezentado de la Enlanda Milito kiel "krucmilito"[5] aŭ nova reconquista[6][7] [8] allogis la simpation de katolikoj kiel la partopreno de kelkaj irlandaj volontuloj. Kvankam la registaro de Unuiĝinta Reĝlando estis pli simpatia al frankistoj[9][10][11], dum la registaro de la Popola Fronto de Francio kliniĝis all a apogo al la Respubliko, ambaŭ landoj aplikis la ne-intervenan interkonsenton de Oktobro 1936. El Decembro 1936, la Dua Hispana Respubliko estis apogita nur de Sovetunio kaj Meksiko, sed ties helpo estis multe malpli granda ol tiu havigita al la Frankisma Hispanio.[12]