Franz Liszt | |
---|---|
hungara komponisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Franz Liszt |
Naskiĝo | 22-a de oktobro 1811 en Doborján, Reĝlando Hungario (nuntempe Raiding, Aŭstrio) |
Morto | 31-a de julio 1886 en Bayreuth, Germana Regno |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Tombo | Stadtfriedhof Bayreuth (en) |
Lingvoj | franca • germana • hungara |
Loĝloko | birthplace of Franz Liszt |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando Aŭstra imperio Aŭstrio-Hungario |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Adam Liszt (en) |
Patrino | Anna Liszt (en) |
Edz(in)o | Marie d'Agoult |
Amkunulo | Marie d'Agoult (1833–1842) |
Infanoj | Cosima Wagner ( Marie d'Agoult) Daniel Liszt (en) ( Marie d'Agoult) Blandine Liszt (en) ( Marie d'Agoult) |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko virtuozo komponisto verkisto muzikinstruisto pianisto dirigento katolika sacerdoto |
Verkoj | Hamlet Dante Symphony Mazeppa Hungarian Rhapsody No. 1 Hungarian Roidy No. 2 |
Franz LISZT [franc list], hungare LISZT Ferencz, kiel ankaŭ li mem skribis sian nomon, aŭ laŭ pli nova ortografio Ferenc[1], (naskiĝis la 22-an de oktobro 1811 en Raiding/Doborján, tiam hungara kronlando de la Aŭstra imperio, nun Aŭstrujo (Burgenland); mortis la 31-an de julio 1886 en Bayreuth), estis aŭstro-hungara komponisto, pianisto, dirigento, teatrestro, muzikinstruisto kaj verkisto. Li estis unu el la plej elstaraj pianovirtuozoj kaj unu el la plej produktemaj komponistoj de la 19-a jarcento. Li komponis en multaj diversaj stiloj kaj ĝenroj kaj estis vojrompanto de la „programeca muziko“ (simfoniaj poemoj) kaj pro siaj ĉefverkoj li estas rigardata kiel reprezentanto de la „novgermana skolo“. Li estis kunfondinto de Allgemeiner Deutscher Musikverein. En la aĝo de 54 jaroj Liszt ricevis en Romo la „pli malaltan ordinadon“ kaj la titolon Abbé.