Frazeologio

Frazeologio estas termino lingvoscienca, kiu havas 3 signifojn:

  1. Fako leksikologia, temanta pri fiksitaj vortokombinoj (frazeologiaĵoj) propraj al la studata lingvo. Ĝiaj subfakoj estas la frazeologio historia (studanta la devenon kaj evoluon de frazeologiaĵoj), kaj frazeologio kompara (komparo de frazeologiaj sistemoj de diversaj lingvoj).
  2. La tuta provizo da frazeologiaĵoj de koncerna lingvo.
  3. Aparta esprimmaniero propra al iu socia grupo aŭ individuo (ekz‑e la politikista frazeologio). Vidu ĵargono, idiolekto.

La termino estas tre aktuala en instruado de fremdaj lingvoj, ĉar la frazeologiaĵojn oni devas aparte atenti kaj lerni por eviti miskomprenojn aŭ nekomprenojn.


Developed by StudentB